Kajao (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malnova mapo de Callao

Callao estas la dua plej grava urbo en Peruo, situanta okcidente de la perua ĉefurbo Lima. Ĝi troviĝas ĉe la marbordo de la Pacifika oceano kaj etendiĝas sur areo de 146,92 km², de kiuj 17,63 km² apartenas al la apudaj insuloj San Lorenzo (Peruo), Frontón, Cavinzas, Palomino kaj Redonda. En 2005 la urbo havis 824.329 enloĝantojn. En Callao estas la Flughaveno Jorge Chávez.

Administra divido

La urbo havas ses distriktojn: Bellavista, Carmen de la Legua, La Perla, La Punta, Ventanilla kaj Callao.

Klimato

La klimato de la urbo Callao estas tre malseketa kaj nuba dum la tuta jaro. Dum somero tamen la klimato tie estas agrabla, ĉar oni povas ĝui ankaŭ iom da sunradioj. La temperaturo tie alproksimiĝas al 19,2 °C.