Kajol

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kajol
Persona informo
Kajol
Naskiĝo 5-a de aŭgusto 1974 49 jaroj
en Barato Mumbajo, Maharaŝtro, Barato
Religio hinduismo vd
Lingvoj hindia vd
Ŝtataneco Barato vd
Alma mater Mithibai College vd
Subskribo Kajol
Familio
Patro Shomu Mukherjee vd
Patrino Tanuja vd
Gefratoj Tanishaa Mukerji vd
Edz(in)o Ajay Devgn
Infanoj Nysa Devgan vd
Parencoj Veeru Devgan vd
Profesio
Okupo filmaktoro vd
Aktiva dum 1992–2001, 2006–2010, 2012
Verkado
Verkoj Dilwale Dulhania Le Jayenge ❦
Gupt: The Hidden Truth ❦
Kuch Kuch Hota Hai ❦
Kabhi Khushi Kabhie Gham ❦
Devi vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kajol Devgan [kaĝol devgan] (fraŭlanome Mukerĝi; naskiĝinta la 5-an de aŭgusto 1974), konata ununome kiel Kajol, estas barata aktorino aperanta en bolivudaj filmoj. Ŝi naskiĝis al aktorino Tanuja kaj al filma reĝisoro Ŝomu Muĥerjee. Kajol debutis en ludado en aĝo de dek sep jaroj, kiam ŝi aperis en filmo Beĥudi (1992). Ŝia unua komerca sukceso estis kun ŝia plua filmo, Baazigar (1993), kun Shahrukh Khan. Ŝi sekve prezentiĝis kun Khan en kelke da furoraĵoj kiel Dilwale Dulhaniya Le Jayenge (1995), Kuch Kuch Hota Hai (1998), kaj Kabhi Khushi Kabhie Gham ... (2001). Ŝiaj plenumoj en tiuj ĉi filmoj renkontiĝis kun kritika takso kaj tio meritigis al ŝi tri Premiojn de Filmfarado en kategorio La plej bonkvalita virina aktora plenumo. Dum tiu ĉi periodo ŝi ankaŭ ricevis laŭdon pro transpreno de nekonvencia rolo en tiaj filmoj kiel Gupt: The Hidden Truth (1997), Dushman (1998) kaj Hum Dil Aapke Mein Rehte Hajn (1999).

Edziniĝinte, Kajol prenis libertempon el la rolado kaj ŝi revenis al scenejo kun komerce sukcesa melodramo, Fanaa (2006), pro kiu ŝi ricevis la kvaran premion Filmfare por la plej bonkvalita aktorino. Ŝi daŭrigis en la laboro de tempo al tempo, ŝi rolis ĉefrolojn en tiaj filmoj kiel U Me Aur Hum (2008) kaj My Name Is Khan (oba 2010). Ŝia plenumo en la dua filmo alportis al ŝi la kvinan plej bonkvalitan virinan aktoran plenumon en Filmfare. Kritikistoj tiel konjektas, ke ŝi tiel establiĝis kiel unu el la plej sukcesaj kaj talentaj virinaj subjektoj de Barato.

Kajol estas edziniĝinta kun barata aktoro Ajay Devgn, kun kiu ŝi havas du infanojn.