Kajta surfado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kajtosurfanto ĉe la larĝa kanjono de la rivero Kolumbio en okcidenta Kanado
kajtosurfisto ĉe la Kabo Trafalgar en suda Hispanio

Kajta surfado respektive kajtosurfado estas akvosporto, kiu ekestis el la breta velado. Sed, kiel la nomo indikas, dum tiu sporto la sportisto, staranta sur speco de surfotabulo, uzas ne velon sed kajton por la moviĝo.

La tabulo[redakti | redakti fonton]

kajtosurfa tabulo

La kajtosurfa tabulo konstruiĝas simile kiel neĝtabulosurfotabulo; tipe ĝi longas inter 120 kaj 165 cm kaj longas inter 26 kaj 45 cm. Por la sportistaj piedoj kutime ekzistas rubandaj konektiloj, kiuj helpas transdoni moviĝojn de la kruroj al la tabulo. Por ke la tabulo post falo de la sportisto ne malproksimiĝas de la homo, la tabulo kaj la sportisto estas kutime ligitaj per maldika ŝnuro, kiu per risorta ruliĝomekanismo povas pli- kaj malplilongiĝi. Aliflanke la sportisto kaj la kajto estas ligitaj per sube ROMBOforma ŝnuro. Pro kialoj de sekureco forte rekomendatas praktiki kajtan surfadon nur per kasko kaj per brustoprotekta vestaĵo. Tamen la duobla ligo de la sportisto kaj al la kajto kaj al la tabulo malfaciligas la moviĝon, tial komencantoj kaj ankaŭ iuj progresintoj rezignas pri la ŝnureto inter sportisto kaj la tabulo, kaj preferas post falo mem naĝante rekapti la tabulon. Teorie por la sporto ankaŭ utiligeblas tute "normalaj" surfotabuloj uzataj por ondorajdado.

La kajto[redakti | redakti fonton]

Kajto por kajta surfado ekzistas en diversaj modeloj, kiuj malsamas laŭ grandeco kaj stirmekanismoj. Gravas per iuj ŝnuroj povi tial stiri la kajton, ke la ventaj fortoj per la kajto transdonataj al la sportisto estas dozigeblaj laŭ forto kaj direkto. Kompreneble la speco de la kajto varias de la ventoforteco: por kompare forta vento sufiĉas kaj rekomendindas relative eta kajto, kaj por kompare milda vento male.

Rekordoj[redakti | redakti fonton]

kajtosurfanto plurajn metrojn super la akvosurfaco (ĉe la lago Reschensee)

En favoraj kondiĉoj de ondoj kaj taŭga vento la sporto ebligas spektaklajn saltojn. Oficiala rekordo de tia salto estas alto de ĉirkaŭ 10 metroj (neoficiala rekordo ĉirkaŭ 48 metroj) kaj distanco de 250 metroj. Oficiala rekorda daŭro de salto ĝis nun estis 8 sekundoj (neoficiale 13 sekundoj dum konkurso proksime de la urbo Fehmarn (Germanio) en la Balta Maro.

Teorie eblas ankaŭ kajtosurfi sur neĝo, ne nur sur akvosurfaco: La 30-an de majo 2005 sur la glacio- kaj neĝokovrita lago Cooking Lake proksime de Edmonton, Alberto (Kanado), neĝokajta surfisto sur neĝtabulo atingis la rekordan rapidecon de 108 km/h.

La plej alta ĝis nun dum konkurso atingita rapideco de kajtosurfanto sur akvosurfaco estas 55,147 knotoj (102 km/h) kaj atingiĝis dum la jaro 2008 en la Germania parto de la Norda Maro fare de Tilman Heinig.[1]

Danĝeroj[redakti | redakti fonton]

Kajtosurfado kiel ĉiu akva kaj aera sporto havas riskojn, kiuj nur malfacile redukteblas ĝis minimumo. Akcidentojn ofte kaŭzas malbone trajnitaj kaj troriskemaj sportantoj, foje ankaŭ manka kvalito de la ekipaĵo. Aparte fiksaj objektoj sur kaj sub la akvosurfaco estas endanĝerigaj por la sportistoj. Ĉar la sporto estas relative nova kaj multaj sportantoj, inter la aĝo de 15 kaj 25 jaroj, grave supertaksas siajn kapablojn, akcidentoj sume ne maloftas, foje kun gravaj vundiĝoj.

Novaj surfokajtoj kaj plifortiĝanta konscio pri la danĝeroj tamen gvidas al tendenca plialtigvo de la sekureco. El statistika vidpunkto la riskoj averaĝe nur estas iom super tio de aliaj sportaj kategorioj – signife sub la risko de iuj statistike akcidento-rilataj sportaj kategoioj kiel futbaladoskiado.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]