Kajto (muzikgrupo)
El Vikipedio
| Kajto | |
|---|---|
Kajto dum prezentiĝo
|
|
| Bazaj informoj | |
| Deveno | |
| Ĝenroj | popolmuziko, maristaj kantoj |
| Aktivaj jaroj | 1989 - nuntempo |
| Parencaj temoj |
Esperanto-muziko |
| TTT | Kajto |
| Membroj | |
|
Nanne Kalma |
|
Kajto estas muzikgrupo el Frislando (Nederlando). La repertuaro de Kajto konsistas el vigla popolmuziko, maristaj kantoj, kanonoj kaj popoldancoj. Kajto kantas ĉefe en Esperanto sed ankaŭ nederlande, frise kaj en aliaj lingvoj. Dum la koncertoj la grupo invitas la publikon al kunkantado.
En 2004 la grupo estis premiita per FAME-premio pro sia kontribuo al Esperanto-muziko.
Ilia TTT-a paĝo uzas la neni-sistemon por ĉapelliteroj.
Enhavo |
[redakti] Membraro
- Nanne Kalma: kantado, gitaro, cistero, mandolino, buŝharmoniko, violono
- Marita Kruijswijk: kantado, bekflutoj, ŝalmo
- Ankie van der Meer: kantado, gitaro, banĵo
- Marian Nesse: kantado, akordiono
[redakti] Diskaro
- 1989 - Flugdrako
- 1991 - Procesio Multkolora
- 1993 - Tohuvabohuo
- 1999 - Masko
- 2004 - Lokomotivo, rulu nun!
[redakti] Libroj
La grupo ankaŭ eldonis du librojn, nome:
- Kajto – kanonoj (1995): teksto kaj muziknotoj de 18 kanonoj
- Kajto – kantlibro (1995): (kun multe da fotoj kaj muziknotoj)
[redakti] Eksteraj ligiloj
|
||||||