Kakto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaktoj
Ferocactus pilosus proksime Saltillo en Coahuila, Meksiko
Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Kariofilaloj Caryophyllales
Familio: Cactaceae
Juss.
vdr

Kakto (el la greka: "kaktos") estas specio de planto, kiu ofte havas grandan trunkon kaj haŭto kun pikiloj kaj aperas en tropika regiono. Krome, kaktoj ofte ne havas foliojn, sed ili povas havi grandajn florojn. Diversaj specioj floras nokte.

Echinocereus coccineus

La kaktacoj (Cactaceae) aŭ mallonge kaktoj estas familio en la Ordo Kariofilaloj (Caryophyllales) ene de la angiospermaj plantoj (Magnoliopsida).


La grandeco kaj formo de kaktoj estas diversa. Ili povas esti malgranda kaj ronda, aŭ alta kaj stangeca. La plej granda specio estas Pachycereus pringlei kun skriba alteco de 19,2 metroj.[1] La plej malgranda estas Blossfeldia liliputiana (diametro de 0,01 metroj).[2]

Prisskribo

Vegetaj karakterizaĵoj

Kaktoj estas plurjaraj arbustoj, malofte arbojgeofitoj. Preskaŭ ĉiu specio estas trunksukulentaj plantoj, kies tigoj estas tre ŝveliĝinta. La radikoj estas fajnaj, preskaŭ fibraj aŭ havas ĉe plantoj kun malforta trunksekulenteco sukulentajn bulbojndeponajn pivotradikojn. La ĉefa tigo staras, karakteristike por certaj genroj, unuope aŭ disbranĉiĝas de la bazo aŭ pli supre. La ĉefa tigo kaj la branĉoj kreskas vertikale alten, kelkfoje grimpantaj aŭ pendantaj. La tigoj estas cilindroformaj aŭ al platikladio transformitaj. Ili ofte havas grandajn ripojn auy spiralformaj verukoj. Areoloj, kiu estas draste reduktitaj kurtŝoso, staras sur cilindraj aŭ platecaj ŝosoj ofte sur ripoj aŭ verukoj. Ili estas peltaj kaj portas dornoj, kiuj estas transformitaj folioj (folimetamorfozoj. La areoloj ofte ankaŭ estas lanaj kaj havas rigidharoj. Pelto kaj dornoj ankaŭ estas ĉe junaj semplantoj. Kelkaj specioj deĵetas pelton kaj dornoj post. La folioj, kiuj kreskas el la areoloj, kelkfoje estas kompletaj, ekzemple ĉe la subfamilio Pereskioideoj, ofte alenformaj, sukulentaj kaj efemeraj (subfamiloj Opuntioideoj kaj Maihuenioideoj) kaj ofte mankas komplete (subfamilio Kaktoideoj). Stipuloj ne ekzistas.

kolonkakto Pachycereus pringlei

Kaktoj povas havi tre diversaj grandecoj. Carnegiea gigantea atingas altecon de 15 m. La plej malgranda kakto , Blossfeldia liliputana, formas platgloban korpon kun diametro de apenaŭ 1 cm. Ankaŭ la kreskorapidecoj estas tre malsamaj. Kelkaj Cereoj kreskas pli ol 1 metron po jaro. Ĉe Aztekium ritteri dum jaroj apenaŭ rimarkeblas pligrandiĝon.

Ankaŭ la vivdaŭro malsamegas. Plantoj, kiuj kreskas malrapide, fariĝas grande kaj floras mur en granda aĝo, kiel Carnegiea kaj kelkaj specioj de Ferocactus, povas fariĝi ĝis 200 jarojn. La vivdaŭro de rapide kreskantaj kaj frue florantaj plantoj male estas pli mallonga. Ekzemple Echinopsis mirabilis, kiu jam floras dum la dua vivjaro, fariĝas nur 13 ĝos 15 jarojn.

kultivataj kaktoj en la Botanika ĝardeno de Singapuro
multaj kaktospecioj havas longajn akrajn dornojn, ĉi tie Opuntia.

Interne de la planto la vaskulaj faskoj estas aranĝitaj rinformaj aŭ ĉe platecaj tigoj ovalformaj. Disbranĉigoj de la vaskulaj faskoj iras al la areoloj. La plantsuko preskaŭ ĉiam estas klara, nur kelkaj specioj de Mammillaria havas laktosukon.

Generaj karakerizaĵoj

Opuntia vulgaris (ilutraĵo el Encyclopædia Britannica 1911)
1 : floro de ekstere
2 : sekco de la floro kun multaj stamenoj kaj epiginaj ovarioj
3 : platikladio
4 : flordiagramo

La floroj kreskas ofte unuope, malofte kelkope el la areoloj, pli malofte (ĉe Mammillaria) en aŭ ĉirkaŭ la aksiloj aŭ sulkoj inter la areoloj kaj aksiloj. Ofte la floroj kreskas nur el la tre lanaj aŭ rigidharaj regionoj (Cephalium) aŭ laŭlonge de la tigoj kaj ensulkigitaj (Espostoa, Espostoopsis) aŭ finstarantaj (Melocactus, Discocactus). lLa floroj estas duseksaj kaj plej ofte radiosimetria, malofte unusimetria. La diametro varias de 5 mm al 30 cm, ofte la floro estas relative granda kaj ĉe malgrandaj plantoj ofte pli granda ol la planto mem. La florfolioj (kvin ĝis 50 ŭ pli) kreskas de ekstero al interno. Stamenoj ekzistas multnombre (50 ĝis 1500, malofte pli malmultaj). Depende de la poleniganto (tagpapiloj, noktpapilio, vespertoj, kolibrojabeloj) la floroj malfermiĝas nokte (ofte nur dum malmultaj horoj) aŭ tage (tiam ofte dum pluraj tagoj).La floroj malfermiĝas ofte tre vaste. Ĉe tubformaj floroj la malfermaĵo nur estas malgranda. Malofte (ĉe Frailea) la floroj estas klejstogamaj kaj malfermiĝas nur escepokaze. La ovarioj plej ofte estas epiginaj (en la subfamilo Pereskioideoj duone hipoginaj). La ovarioj havas ekstere skvamoj, dornoj aŭ lanecaj haroj.

fruktoj de la figokakto (Opuntia ficus-indica)

La bera frukto estas ofte karneca kaj en matura stato okulfrabe kolora. Ĝi entenas plej ofte multajn (ĝis ĉ. 3000) 0,4 ĝis 12 mm grandaj semoj. Kaproj, birdoj, formikoj, musoj kaj vesperto disvastigas la semojn.

La baza kromozomo nombro estas x = 11.

Disvastiĝo

plantdomo kunkktij en la otanika Ĝardeno Munkeno

La natura disvastiĝo de la kaktoj, krom Rhipsalis baccifera, estas la amerika kontinento. Tie kaktoj nature troviĝasde la suda Kanado ĝi Patagonio en Argentino kaj Ĉilio. La plej granda densecon oni trovas en la regiono de la norda tropiko (Meksikio) kaj la suda tropiko (Argentino/Bolivio).

Kaktoj kreskas en diversaj vivejoj, de la malaltebenaĵoj ĝis la altaj montaroj, de la tropikaj pluvarbaroj trans stepoj kaj duondezertoj ĝis sekaj dezertoj. La komuno de ĉiu vivejo estas, ke akvo, kiu gravas por travivi, ne estas disponeba dum la tuta jaroj.

Sistematiko

Parencaj estas la Anakampserotacoj (Anacampserotaceae), antaŭe Portulakcacoj. [3]

La familio dela Kaktacoj havas 100 gis 130 gennrk kaj 1500 ĝis 1800 specioj. Ĝi rsta dividata en kvar subfamilioj:

  • Pereskioideoj (Pereskioideae) Engelm.
    kun la genro (Pereskia) kaj 16 specioj: ne ĝis malmulte sukulentaj plantoj (C3-plantoj) sn hloŝidoj, komplete avaluitaj folioj kaj granda, nigraj semoj sen arilo.
  • Opuntioideoj (Opuntioideae) Burnett
    kun 300 soecioj:plantoj junalenforme reduktitaj, sukulentaj, nur mallonge vovantaj folioj, gloŝidoj kaj plej ofte helaj semoj kaj ĉiam kun malmola arilo.
  • Maihuenioideoj (Maihuenioideae )P.Fearn
    kun nur unu genro (Maihuenia) kaj du speciojmatoformanta planto simile al la Opuntioideoj, sed kum longdaŭraj folioj, nigraj semoj kaj sen gloŝidoj.
  • Kaktoideoj (Cactoideae ) Eaton
    entenas pli ol 85 orocentoj de la specioj; preskaŭ ĉiam senfolia plantoj, sen gloŝidoj kun semoj ka arilo.

Uzado kaj Protekto

Uzado

Carl Spitzweg: La kaktoamiko, ĉirkaŭ 1856

Jam la aztekoj uzis kaktojn kiel motivo , precipe Echinocactus grusonii. Tiu specio, ankaŭ konata sub la nomo „popatrina seĝo“, havis grandan ritan signifon - sur ĝi oni la aztekoj oferas homojn. Tenochtitlán, la hodiaŭa Meksik-urbo, signifas ejo de la sankta kakto. La hodiaŭa blazono de Meksikio montras aglon, serpenton kaj kakton.

Blazono de Meksikio

Ankaŭ la ekonomia utiligado de la kakto havas sian originon ĉe la aztekoj. La enhavo je alkaloidoj en kelkaj kaktoj la indiĝenoj de Nordameriko uzis por ilia ritoj. El la dornoj de kelkaj kaktoj ili faris fiŝhokojn.

Hodiaŭ la kaktoj servas kiel nutraĵo (marmelado, fruktoj, legomoj). La kaktoj estas suscepto por la Dactylopius coccus, - la „koĉenila laŭso“-, el kiu oni gajnas la ruĝan kolorsubstancon por Campari kaj por altkvalitaj lipkoloriloj. En Sudameriko las mortintaj kolonkaktoj liveras konstrulignon. Ankaŭ en la farmacio kelkaj kaktoj estas uzataj. Kaktoj ankaŭ estas kultivataj kiel ĉambroplantoj.

Protekto

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo [[listo de la kaktaj specioj en apendikso I de la Vaŝingtona Specioprotekta Konvencio]].

Dum la jaroj kaktoj estas pli kaj pli ŝatataj. Ofte ili estas modplantoj. Ekde la komenco de la 20 jarcento la intereso pligrandiĝas kontinue, escepte dum la du mondmilitoj. La komercaj interesoj kaŭzis ekspluatigon de la naturaj vivejo de la kaktoj. Multaj specioj estas minacataj je ekstermado. Aliflanke ankaŭ hodiaŭ oni trovas novajn kaktajn variojn aŭ speciojn..

Escepte de la genroj Pereskia, Pereskiopsis kaj Quiabentia ĉiuj kaktoj troviĝas en la Vaŝingtona Specioprotekta Konvencio. Multaj specioj troviĝas en anekso I kaj tial ili estas protektataj komplete.[4]

Vidu ankaŭ

Fontoj

Literaturo


Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Normdaten


Referencoj

  1. Salak, M. (2000). In search of the tallest cactus. Cactus and Succulent Journal 72 (3).
  2. Mauseth Cactus research: Blossfeldia liliputiana
  3. R. Nyffeler, U. Eggli: Disintegrating Portulacaceae: A new familial classification of the suborder Portulacineae (Caryophyllales) based on molecular and morphological data. In: Taxon. Band 59, Nummer 1, 2010, S. 227-240.
  4. CITES (2010-01-05). Appendices I, II and III. Kontrolita en 2012.