Lagenario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kalabaso)
Saltu al: navigado, serĉo
Kalabaso uzata kiel botelo
Lagenaria siceraria var peregrina
Muzeo de Tuluzo

Kalabaso estas vito, kultivata por ĝia frukto. Oni rikoltas la junan frukton por manĝi, kaj la maljunan frukton por sekigi kaj uzi kiel botelon, pipon, ktp. La freŝa frukto kutime havas helan verdan ŝelon kaj blankan karnon.

La kalabaso estas unu el la unuaj kultivitaj plantoj en la mondo, unue uzata ĉefe kiel ujo ne manĝo.

Kuira uzo[redakti | redakti fonton]

La kalabaso oftas en la kuirarto de suda Ĉinio, fritata aŭ en supo. La ĉina nomo estas huluhuzi.

En Japanio, kie oni nomas ĝin kampyō, oni vendas ĝin en sekigitaj marinitaj strioj. Oni uzas ĝin en vegetara makizushi (rolled suŝio).

En Italio, ĝi estas nomata cucuzza (plurale cucuzze).

En Centra Ameriko, oni toastas la kalabasajn semojn kaj muelas ilin kun aliaj ingrediencoj (ekz rizo, cinamo, "allspice" (angle), ktp) por fari trinkon horchata. Ĝi estas loke konata ankaŭ kiel morro kaj jícaro.

Oni ankaŭ povas manĝi la ŝosojn, ĉirojn, kaj foliojn.

Aliaj kulturaj uzoj[redakti | redakti fonton]

Meksiko[redakti | redakti fonton]

En la meksika kamparo, oni sekigas kaj elĉizas la kalabasan ŝelon por krei bule, por porti akvon.

Suda Ameriko[redakti | redakti fonton]

En Argentino, Urugvajo, Paragvajo, and Brazilo, oni sekigas kaj elĉizas la kalabasan ŝelon por krei mate, tradicia ujo por populara teeca trinkaĵo (ankaŭ nomate mate) infuzata de la planto yerba mate. En Brazilo, ĉiu tiu trinkaĵo estas nomata "ĉimarono" (el "chimarrão"), nova vorto en la Brazila-Esperanto vortaro.

Ĉinio[redakti | redakti fonton]

La wu luo (kalabaso) estas praa sanrimedio. La kuracistoj portis medikamentojn en ĝi pro la supozeblaj potencoj por sanigi. La wu luo adsorbis malbonan terenergion qi, kiu alie malhelpus sanon. Ĝi estas tradicia sanigilo en Feng Shui.

Okcidenta Papuo, Nov-Gvineo[redakti | redakti fonton]

En la distrikto Okcidenta Papuo de Nov-Gvineo, la kalabasa ŝelo estas uzata por verki tradician viran vestaĵon kiu estas penisingo koteko. Oni uzas pezilon por longigi la frukton dum ĝi kreskas por ke ĝi havu taŭgan formon.

Alia frukto, el kiu oni faras penisingojn, estas lagenario.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]