Kalabrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalabrio
itale Calabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
regiono de Italio • duoninsulo • kultura regiono
Kodo: CAL
Ŝtato: Italio
Areo: 15,082 km²
Ĉefurbo: [[Katanzaro]]
Loĝantaro: 2.009.506 loĝ.
Loĝdenso: 132 loĝ./km²
Provincoj: Katanzaro, Kosenco, Krotono, Reggio Calabria, Vibo Valentia
Komunumoj: listo de 409 komunumoj
Kodo laŭ ISTAT: 18
Retejo: oficiala paĝo
Mapo
vdr

KalabrioKalabrujo (itale Calabria [kalabrja]) estas itala regiono, kiu situas en la plej suda parto de Itala duoninsulo. La markolo de Mesino apartigas ĝian sud-okcidentan pinton disde la insulo Sicilio.

Geografio

Sur ĝia montoplena areo de 15.082 km2 loĝas 2.009.506 homoj (132 loĝantoj/km2). La regiono dividiĝas en 5 provincojn: Katanzaro (CZ), Kosenco (CS), Krotono (KR), Reggio Calabria (RC) kaj Vibo Valentia (VV).

Antikve nomita Brutium, Kalabrio situas en la pinto de la Itala boto; ĝi estas banata de la maroj Tirena kaj Ionia, norde limas kun Basilikato kaj estas disigita de Sicilio per la Mesina Markolo.

La montaro de Kalabrio estas parto de la Apeninoj, kaj dividiĝas en tri macizojn: la Pollino en la nordo, la Sila en la mezo kaj Aspromonte en la sudo. Laŭ la tirena marbordo situas la tiel nomata Marborda Montaro.

La riveroj ne estas tre longaj kaj tute ne estas navigeblaj. La plej longaj estas Crati kaj Sinni. Tre pitoreska estas la rivero Lao kiu fluas tra profunda kanjono de la montaro Pollino al la Tirena Maro.

Ĉefaj urboj

Sekvas listo de la urboj kun pli ol 50 000 loĝantoj.

1 Reggio Calabria Provinco de Reggio Calabria 184 400 loĝ.
2 Katanzaro Provinco de Katanzaro 94 400 loĝ.
3 Lamezia Terme Provinco de Katanzaro 70 200 loĝ.
4 Kosenco Provinco de Kosenco 70 000 loĝ.
5 Krotono Provinco de Krotono 60 600 loĝ.

Historio

Koloniigita de helenoj, ĝi estis grava zono de la Helena civilizo. Post la konkero fare de la romianoj en la 3-a jarcento a.K. la ekonomio de la regiono malkreskis ĝis la malapero de la Romia Imperio, kun malbonegaj konsekvencoj por Kalabrio, tiel ke unu el la plej riĉaj regionoj de Italio estis izolita pro pesto kaj atakoj de arabaj kaj bizancaj piratoj.

Tiu ĉi situacio daŭris ĝis la alveno de Ruĝero la 1-a de Sicilio, fine de la 11-a jarcento; lia dinastio estigis la Napolan Regnon, kiu regis Kalabrion ĝis la unuiĝo de Italio en la 19-a jarcento.

Post la unuiĝo de la itala Regno, estiĝis en la sudo, kaj ĉefe en Kalabrio, ribela movado en kiu miksiĝis rabistoj kaj lojaluloj al la antaŭaj ŝtatoj (Brigantaggio), kiu estis sange forviŝata de la nova centra registaro.

Ankoraŭ nun, Kalabrio estas inter la plej malriĉaj regionoj de Italio.

La ĉirkaŭantaj maroj de Kalabrio estas puregaj, kaj nuntempe la plejmulto el riĉeco de la regiono devenas el stranda turismo.

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala paĝaro de la Regiono Kalabrio (itale) greke Tradiciaj vestoj de Kalabrio (itale)