Kalamata

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalamata
urbo
Administrado
Poŝtkodo 241 **
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 58 816  (2021) [+]
Loĝdenso 232 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 2′ N, 22° 7′ O (mapo)37.03777777777822.111111111111Koordinatoj: 37° 2′ N, 22° 7′ O (mapo) [+]
Alto 21 m [+]
Areo 253,2 km² (25 320 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Kalamata (Grekio)
Kalamata (Grekio)
DEC
Kalamata
Kalamata
Situo de Kalamata

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kalamata [+]
vdr

Kalamata (greke Καλαμάτα) estas urbo de Grekio. Ĝi troviĝas sur la preskaŭinsulo Peloponezo en la historia pejzaĝo kaj nuna administra provinco Mesenio kaj dum la jaro 2001 havis 57.620 loĝantojn. Jam dum la antikva epoko la urbo, kiu tiam nomiĝis Farai, estis centra loĝloko.

Nun Kalamata estas la administra centro kaj la plej granda haveno de la provinco Mesenio. La urbo situas sub impona mezepoka fortikaĵo, kiun dum la 13-a jarcento konstruis frankaj kruckavaliroj. Ĉe la norda flanko de la fortikaĵo troviĝas eta bizanca preĝejo. Sub la fortikaĵo situas la historia urbocentro kaj monaĵinejo kun la nomo Kalogreon, kie ekde multaj generacioj teksiĝas famaj silkaj ŝtofoj. Inter la multaj preĝejoj de la urbo la apostola preĝejo el la 13-a jarcento estas la plej aĝa - en ĝi dum la jaro 1821 oficiale deklariĝis la komenco de la batalo pri libereco kontraŭ la Otomana Imperio. Krome la urbo disponas pri arkeologia, etnografia kaj arta muzeoj, kaj aldone pri granda bibliotekoj de 60.000 libroj. Kulminoj de la kultura vivo de Grekio ĉiujare estas la someraj festivaloj en la amfiteatro de la fortikaĵo, kun koncertoj kaj teatraĵoj.