Kalameny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalameny
hungare: Kelemenfalu
municipo
Oficiala nomo: Kalameny
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Ružomberok
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Liptov
Montaro Chočské vrchy
Situo Kalameny
 - alteco 565 m s. m.
 - koordinatoj 49° 07′ 30″ N 19° 24′ 51″ O / 49.12500 °N, 19.41417 °O / 49.12500; 19.41417 (mapo)
Areo 8,702694 km² (870,27 ha)
Loĝantaro 477 (31.12.2010)
Denseco 54,81 loĝ./km²
Unua skribmencio 1375
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 034 82
Telefona antaŭkodo +421-44
Aŭtokodoj RK
NUTS 510530
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Kalameny
Retpaĝo: www.kalameny.sk
Portalo pri Slovakio

Kalameny (hungare Kelemenfalu) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Kalameny situas laŭ traira flankovojo preskaŭ kontaktiĝanta kun Lúčky. Ružomberok troviĝas je 13 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Burgo[redakti | redakti fonton]

En 1262 burgo konstruiĝis sur la proksima monto, kiun post jardekoj Mateo Csák okupis. Baldaŭe la fortikaĵo estis administrejo de la departemento. La nomo estis latine "Magnum castrum Liptovience" (hungare "Nagyliptóvár". La ĉeĥa reĝo okupis ĝin en 1397, baldaŭe la husanoj en 1441. Poste la hungaroj reokupis, poste detruis ĝin.

Vilaĝo[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1375 laŭ hungara formo "Kelemenfolua" (=Klemento-vilaĝo). En 1715 4 familioj pagis impostojn. En 1784 232 vilaĝanoj loĝis en 44 domoj, en 1828 258 vilaĝanoj loĝis en 28 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kelemenfalu 343 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Partizánska Ľupča, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Kalameny 443 homoj, (439 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]