Kalanchoe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kalanchoe.blossfeldiana.jpg

Kalanchoe (en Eo kalanĥoo?) estas genro kun proksimume 125 specioj de tropikaj, sukaj angiospermoj en la familio krasulacoj, plejparte indiĝenaj en la Malnova mondo sed kun kelkaj specioj nun naturaj en la Nova mondo sekvante enkondukon de tiuj specioj.

La plej granda parto estas arbustoj aŭ unujaraj herbaj plantoj, sed kelkaj estas plurjaraj aŭ dujaraj. La plej granda estas Kalanchoe beharensis, kreskas en Madagaskaro, povas atingi 6 m, sed plimulto de la specioj altas maks. 1 m. La folioj staras vid-alvide, estas karnecaj, kun glata rando. Folioj de kelkaj specioj estas dividitaj. La kvarpetalaj floroj tipe estas blankaj, flavaj, karminruĝaj, evoluas en pseŭdoombrelo.

Membroj de la genro Kalanchoe estas karakterizitaj per kreskigo de iliaj floroj el novaj ĉeloj sur la interna surfaco de la petaloj, kreskante eksteren, kaj sur la ekstera flanko de la petaloj, proksime al ili. La genro unue estis priskribita fare de la botanikisto Michel Adanson en 1763. La nomo venas el ĉina nomo por iu specio (aŭ Kalanchoe ceratophyllaKalanchoe spathulata).

La genro Bryophyllum estis priskribata de Salisbury en 1806 kaj la genro Kitchingia estis kreitaj fare de Baker en 1881. Kitchingia nun estas rigardita kiel sinonimo por Kalanchoe, dum kelkaj botanikistoj traktas Bryophyllum kiel apartan genron.

kultivado kaj uzoj[redakti | redakti fonton]

Tiuj plantoj estas kultivitaj kiel ornamplantoj kiel rokaj aŭ "sukaj" ĝardenplantoj. Ili estas popularaj pro ilia facileco de reproduktado, eta bezono je akvo kaj abundo de florokoloroj.