Kalat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
قلات
Kalat
Administrado
Lando Flago-de-Afganio.svg Afganio
Provinco provinco Zabul
Demografio
Loĝantaro 32 000 (stato de 2010)
Geografio
Koordinatoj
32°06′22″N 66°54′25″O  /  32.10611°N, 66.90694°O / 32.10611; 66.90694 (Kalat)Koordinatoj: 32°06′22″N 66°54′25″O  /  32.10611°N, 66.90694°O / 32.10611; 66.90694 (Kalat)
Horzono UTC+4:30
v  d  r
Information icon.svg

Kalat (perse kaj paŝtoe قلات, antaŭe nomita Kalat-i Gilzai) estas urbo en la centra sudo de Afganio. La urbo estas la administra centro de la provinco Zabul. Laŭ takso en la jaro 2010 Kalat havis proksimume 32 000 loĝantojn.

Kalat-i-Gilzai situas proksimume 350 kilometrojn sudokcidente de de la urbo Kabulo, kaj 120 kilometrojn nordoriente de Kandahar, ĉe la strato inter tiuj du urboj, en alteco de 1 550 metroj super la marnivelo. La urba silueto estas dominita fare de fortikaĵo, kiun en la 19-a jarcento starigis la armeo de Britio. Apud la urbo situas 730 metrojn profunda kavo, nomata Gar Bolan Baba, kiu historie estis uzata por religiaj ritoj. Nun en la urbo ekzistas usona provinca rekonstrua teamo, kiu helpas krei novan infrastrukturon en la provinco.