Hüttwilen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kalchrain)
Hüttwilen
Blazono de Hüttwilen
Blazono de Hüttwilen
Preĝejo en Hüttwilen
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Frauenfeld
Geografia situo CH1903: 707392 / 273123 (mapo)47.68.8666666666667Koordinatoj: 47° 36′ N, 8° 52′ O; CH1903: 707392 / 273123 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1452
Areo 17,6 km²
Alteco 455 m super marnivelo
Poŝtkodo 8536
Komunumkodo 4821
Mapo de Hüttwilen
vdr

Hüttwilen estas komunumo en la distrikto Frauenfeld (ĝis la 31-a de decembro 2010 de la distrikto Steckborn) de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1 416 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro modeste kreskis al 1 452 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hüttwilen situas sur la montoĉeno Seerücken inter la valoj de Turo kaj Rejno/Suba Bodenlago. En okcidento de la komunumo troviĝas naturprotekta regiono konsistanta el la tri lagetoj Hüttwilersee, Hasensee kaj Nussbaumersee. Malgraŭ la naturprotekto estas permesata la banado en Hüttwilersee.

La komunumo konsistas el la municipoj Hüttwilen, Kalchrain, Nussbaumen kaj Uerschhausen.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Hüttwilen limas en nordo al Wagenhausen, Eschenz kaj Mammern, en oriento al Herdern, en sudo al Warth-Weiningen kaj Uesslingen-Buch, kaj en okcidento al Neunforn kaj Oberstammheim (Kantono Zuriko).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Hüttwilen atingeblas per la poŝtaŭtolinio de Diessenhofen al Frauenfeld. La veturado al Diessenhofen daŭras 20 kaj al Frauenfeld 15 minutojn. La plej proksima alveturejo al la nacia aŭtoŝoseo A7 de Vinterturo al Konstanco situas en distanco de proksimume 5 km de la vilaĝo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kastelo Steinegg

Apud Nussbaumen troviĝas la Kastelo Steinegg, konstruaĵo, kiu estis starigita 1866 en novrenesanca stilo. Integrita al la konstruaĵo estas partoj de iama fortikaĵo el la 13-a jarcento, kiu estis konstruita de la Sinjoroj de Steinegg. Ĝi forbruliĝis en la jaro 1517. Post rekonstruo ĝis estis de 1583 ĝis 1798 la sidejo de la zurika supervokto. Hodiaŭ la kastelo troviĝas en privata posedaĵo. En Uerschhausen situas la Kastelo Helfenberg.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Hüttwilen datiĝas el la jaro 1255 kiel Hutewiler. Jam kvarcent jarojn pli frue nomen en la jaro 857 estis unuan fojon menciitas Nussbaumen kiel Nuzpouma.

Post la fino de la Helveta Respubliko Hüttwilen unue estis atribuita al la municipkomunumo Eschenz. Malgraŭ grandaj protestoj de la civitanoj de Hüttwil daŭris ĝis la jaro 1851 ke Hüttwilen fariĝis kiun Nussbaumen kaj Uerschhausen propra komunumo.

La hodiaŭa politika komunumo Hüttwilen estis kadre de la turgovia komunumreformo kreita la 1-an de januaro 1997 per transformo de la samnoma antaŭa municipkomunumo, kiu konsistis el la lokkomunumoj Hüttwilen kun Kalchrain, Nussbaumen kaj Uerschhausen.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]