Kalcidio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mezepoka manuskripto de la komentario pri Timeo de Platono, de Kalcidio.

Kalcidio (latine: Calcidius, vivinta en la 4-a jarcento; ... – ...) estis roma [1] filozofo.

Nenion oni scias pri lia vivo, sed certas ke li estis kristana se konsideri la bibliajn citaĵojn entenatajn en lia komentaria verko. Li estas konata nur pro parta traduko al la latina lingvo, kun relata komentario, dediĉita al la episkopo Ozio de Kordovo, de la greka Timeo de Platono.

Tiu traduka verko grave influis en la mezepoka kulturo, ĝis kiam ekdisvastiĝis la verkoj de Platono devenantaj el fontoj arablingvaj kaj precipe greklingvaj bizancaj.[2]

La Timeo de Kalcidio konstituis unu el la filozofiaj verkoj plej utiligataj en la studo de la dialektiko en la universitataj centroj ĝis la 12-a jarcento. La parto tradukita kaj komentita de Kalcidio koncernis la sciojn pri astronomio kaj matematiko komentitaj, de mem, laŭ la “sciencaj informoj” de Teono el Izmiro. De tiu traduko profitis majstroj de la Skolo de Chartres kiel Vilhelmo el Conches, por ĝin interpreti sub la lumo de la kristana kredo en kiu oni uzis unuafojon la esprimon kreo el nenio (latine: creatio ex nihilo].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Jan Hendrik Waszink Kalcidio estis milanana.
  2. Mezepoko konis, de Platono, nur tiu verko, ĝis 1158 kiam Henriko Aristipo publikigis siajn tradukaĵojn al la latina lingvo de Menono kaj Fedono de Platono.

Tradukoj de Timeo de Kalcidio[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]