Kalcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
  • Simbolo: Ca
  • Atomnumero: 20
  • Atompezo: 40,078
  • Bolpunkto: 1484 o C
  • Fandpunkto: 839 o C
  • Kemia Serio: teralkala metalo

Kalcio estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Ca kaj atomnumero 20.

Kalcio estas malmola, arĝenta, teralkala metalo. Tri elcentoj de la terkrusto estas de kalcio, en la stato de kretoŝtono (CaCO3), kalko (CaO) aŭ (Ca(OH)2), gipso kaj fluorito. Mara koralo, kaj la stalagmitoj kaj stalaktitoj en la grotoj aŭ kavernoj estas el kalcia karbonato.

Komerce, kalcio produktiĝas per elektrolizo el kalcia klorido. Kalcio estas tre utila en la kemia industrio. Ĝi estas nepra por la homa korpo. Multe da kalcio troviĝas en lakto, fromaĝo, kremo kaj butero.

Sir Humphrey Davis malkovris la elementon en Anglio en 1808. La nomo "kalcio" venas de la latina vorto "calx", kiu signifas "kalkon."

Ŝablono:Ĝermo-kemio



Vidu ankaŭ