Kaldrono
El Vikipedio
Kaldrono estas granda metala vazo por kuiri, boligi. Oni pendigas ĝin super la fajron per ĉenoj (alfiksita sur kaldronstablo kaj fine havante hakilon) kaj - kiel la foto montras - per segila tenilo. La alton super la fajro oni povas konvene reguli per ŝanĝo de hakil-lokumo sur la segilo aŭ sur la ĉenoj.
Ĝi estas ŝatata en multaj landoj por kuiri en ĝi viandaĵojn sub la libera ĉielo.
Enhavo |
[redakti] Literaturo kaj arto
- „La granda kaldrono“ (romano de John Francis) [1].
- Bolanta kaldrono, esperanta kabaredo en Parizo
[redakti] Pliaj esprimoj
- Kaldrono signifas ankaŭ rondforman valon.
- Vaporkaldrono estas kaldronego en la vaporkaldronejo.
[redakti] Proverbo
Ekzistas proverboj pri kaldrono en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
|
« Kaldrono ridas pri poto kaj mem estas kota. »
|
|
« Ne batalu pot' el tero kontraŭ kaldrono el fero. »
|
|
« Ne helpas glorkrono al malplena kaldrono. »
|