Kaldrono de Gundestrup

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La kaldrono de Gundestrup

La kaldrono de Gundestrup estas kelta kaldrono el la 2-a jarcento a.K. trovita en torfejo ĉe la urbeto Aars en Jutlando, Danio (56°49′N 9°33′E  /  56.817°N, 9.55°O / 56.817; 9.55 (Kaldrono de Gundestrup)). Ĝi konsistas el 13 arĝentaj platoj, el kiuj 12 estas riĉe ornamitaj, kaj estas 42 cm alta kun diametro je 69 cm.

La ornamado montras bildojn el la kelta mitologio, aŭ laŭ aliaj interpretoj el la ĝermana kaj traka mitologioj, dibildojn kaj ritualojn. Pro tio, kaj ankaŭ pro la materialo oni supozas, ke ĝi servis al oferritualoj.

La kaldrono de Gundestrup troviĝas nun en la dana nacia muzeo en Kopenhago kaj estas unu el ties plej famaj artaĵoj. Kopio de la kaldrono troviĝas en la Musée gallo-romain de Fourvière (gaŭlromia muzeo) en Liono, Francio.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

La kaldrono estis malmuntita kaj deponita en seka parto de torfejo, kie oni retrovis ĝin en 1891. Oni trovis 13 platojn: unu rondan, kvin longajn ortangulojn (nomitaj per majuskloj, A ĝis E) kaj sep plimallongajn ortangulojn (nomitaj per minuskloj, a ĝis g). Unu malgranda ortangulo mankas. La platoj konsistas el 97% pura arĝento, iuj partoj estas orumitaj.

La dana arkeologo Sophus Müller rekonstruis la kaldronon en 1892 en la nuna formo, kun la kvin platoj ene, la sep ekstere kaj la ronda kiel fono. Li faris tion laŭ rekomendo de Klindt-Jensen.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La kaldrono surhavas multajn motivojn ilustrantajn la keltan mitologion, ekzemple la cervodion Cernunnos, Taranis, aŭ ankaŭ persono - dio aŭ giganto, kiu metas mortintajn batalintojn en kaldronoj por revivigi ilin. En la kelta mitologio "magia" kaldrono povas, laŭ la legendoj, aŭ doni nutraĵon al miloj da homoj, kiel la abunda kaldrono de Dagda, aŭ doni universalan konon al tiu kiu gustumas la enhavan, aŭ revivigi mortintojn. La sankta gralo de la reĝo Arturo estas kristanigita versio de la abunda kaldrono aŭ de la konokaldrono.

Sur la Kaldrono de Gundestrup troviĝas ankaŭ bildoj de ekzotikaj bestoj, kiel leonojdelfenoj. Tio montras, ke la kreantoj de la kaldrono havis ligojn aŭ konojn de la mediteranea mondo.

Funda plato[redakti | redakti fonton]

La ronda funda plato estas ornamita de taŭro. Malantaŭ ĝi troviĝas viro kun lanco, ŝajne atakonta la taŭron. Troviĝas ankaŭ du hundoj, unu super la kapo de la taŭro, la alia sub ties hufoj.

Eksteraj platoj[redakti | redakti fonton]

Sur ĉiu el la sep eksteraj platoj troviĝas meze situanta busto, kiu verŝajne reprezentas dion. La platoj "a" ĝis "d" montras barbohavajn virajn figurojn, la tri aliaj ŝajne virinajn.

  • Sur la plato a la barbulo tenas en ĉiu mano malgrandegan viron per la brako. Ĉiu el ili streĉas la brakon supren al malgranda apro. Sub la piedoj de la viroj, do sur la ŝultroj de la dio videblas maldekstre hundo kaj dekstre flugilhava ĉevalo.
  • La plato c montras dion, kiu levas siajn malplenajn pugnojn. Sur sia dekstra ŝultro troviĝas viro en boksa pozicio, sur sia maldekstra ŝultro saltanta figuro kaj sube rajdanto.
  • Sur la plato d troviĝas barba dio, kiu tenas ĉiumane cervon per la malantaŭa ekstremaĵo.
  • Apud la diino sur la plato e troviĝas ĉiuflanke malgranda vira figuro.
  • Sur la plato f la diino tenas sur la malfermita dekstra mano birdon. La maldekstra brako estas horizontala kaj subtenas aŭ portas viron kaj hundon kuŝanta sur sia dorso. Ĉiuflanke apud la kapo de la diino troviĝas rabobirdo. Ŝia hararo estas plektita de malgranda virino ĉe ŝia dekstra flanko.
  • La brakoj de la diino sur la plato g estas krucigitaj. Sur ŝia dekstra ŝultro troviĝas viro kiu batalas kontraŭ leonon, sur ŝia maldekstra ŝultro saltanta figuro simila al tiu de la plato c.

Enaj platoj[redakti | redakti fonton]

Plato A: kornohava dio[redakti | redakti fonton]

Cernunnos sur la kaldrono de Gundestrup

La plato A montras centre figuron kun kornoj (ne kornaro) sidantan, kiun oni kutime identigas kiel la dion Cernunnos. Dekstramane li tenas torkon, maldekstramane kornohavan serpenton. Maldekstre videblas cervo kun kornaro, simila al tiu de la dio. Dektstre troviĝas aliaj bestoj: hundoj, katoj, bovoj kaj homa figuro rajdanta sur fiŝodelfeno. Oni ofte komparas tiun scenon al Pashupati, la sinjoro de la bestoj, en la Indusocivilizo.

Plato B: diino kun radoj[redakti | redakti fonton]

Sur la plato B troviĝas diino kaj ambaŭflanke 6-radia rado kaj mitaj bestoj: du elefantsimilaj estaĵoj kaj du grifoj. Sub la busto de la diino kuŝas granda hundo.

Plato C: rompiĝinta rado[redakti | redakti fonton]

La rompiĝinta rado

La plato C montras barban dion, kiu tenas rompiĝintan radon. Ankaŭ pli malgranda, saltanta figuro kun korna helmo tenas la radon. Sub la saltanta figuro troviĝas korna serpento. La grupo estas ĉirkaŭita de elefantoj kaj grifoj. La dio estis identigita kiel la ira Dagda. La radradioj estas montritaj malsimetriaj, sed oni povas supozi dek du radiojn por la tuta rado, kio kongruus kun tombejaj trovaĵoj de batalĉaroj.

Plato D: ofero de virbovoj[redakti | redakti fonton]

La plato D montras mortigon de virbovoj. La tri virbovoj estas prezentataj en vico, turniĝintaj dekstren. Po unu viro atakas la bovojn per glavo. Sub iliaj hufoj kuras dekstren hundo; super la dorsoj de la bovoj troviĝas tri katoj, ankaŭ ili kuras dekstren.

Plato E: inico de batalontoj[redakti | redakti fonton]

Inico de batalontoj

Sur la plato E montriĝas inicorito. Sur la malsupra duono, vico de batalontoj kun lancoj kaj ŝildoj, akompanata de muzikistoj , marŝas maldekestren.

Maldekstre staras granda figuro, kiu subakvigas viron en grandan kaldronon. Sur la supra duono, batalontoj, nun kiel rajdantoj kaj ŝajne post sukcesa inico foriras de la kaldrono.

Interese estas, ke en postaj keltaj mitoj ekzistas la rakonto pri revivigo de mortintaj batalintoj per kaldrono.

Signifo[redakti | redakti fonton]

La kaldrono de Gundestrup estas la plej granda konata arĝenta trovaĵo el la eŭropa ferepoko. La stilo kaj la tekniko supozigas trakan devenon, kvankam la bildoj estas keltaj. Tial ekzistas diversaj teorioj pri la deveno de la kaldrono.

Bergquist kaj Taylor supozas kreadon far traka metiisto, eble menditan de kelta skordisko. La kaldrono eble venis norden per cimbroj, kiu konkeris ĉirkaŭ 120 a.K. la mezan danuban regionon (en la nuntempaj nordokcidento de Bulgario kaj sudokcidento de Rumanio). Kontraŭe R. Hachmann pledas por okcidenta deveno, t.e. el Gaŭlio.

Olmsted interpretas la ikonografion kiel prototipon de la iraj mitoj de la Táin Bó Cúailnge, kaj la kornhavan figuron kiel Cú Chulainn anstataŭ Cernunnos.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • A. K. Bergquist kaj T. F. Taylor: The origin of the Gundestrup Cauldron. (la deveno de la kaldrono de Gundestrup) Antiquity, vol. 61, 1987, 10–24
  • Rolf Hachmann: Gundestrup-Studien. Untersuchungen zu den spätkeltischen Grundlagen der frühgermanischen Kunst. Bericht der Römisch-Germanischen Kommission 71, 1991, 568–903
  • Jean-Jaques Hatt: Eine Interpretation der Bilder und Szenen auf dem Silberkessel von Gundestrup., Die Kelten in Mitteleuropa. Kunst - Kultur - Wirtschaft. Ekspozicikatalogo. Salzburg 1980, S. 68 ff.
  • Garett S. Olmsted: The Gundestrup version of Táin Bó Cuailnge. Antiquity, vol. 50, 95–103
  • Ole Klindt-Jensen: The Gundestrup Bowl — a reassessment. Antiquity, vol. 33, 161–169
  • Rudolf Grosse: Der Silberkessel von Gundestrup. Phil.-Anthr. Vlg., Dorn, 1983, ISBN 3-7235-0296-2
  • Richard Pittioni: Wer hat wann und wo den Silberkessel von Gundestrup angefertigt? (Kiu, kiam kaj kie kreis la arĝentan kaldronon de Gundestrup?) 1984, ISBN 3-7001-0669-6

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.