Kaleŝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Svisa kaleŝo

Kaleŝo estas duaksa, kvarrada veturilo tirata per tirbestoj, plej ofte unu aŭ pluraj ĉevaloj, uzata por transporto de personoj (varotransporto okazas per ĉaregoj). La ekzisto de antaŭa (kaj posta) risortoj diferencigas ĝin i.a. de la ĉaroj.

Historio

Kaleŝo, ca. 1870

La kaleŝo evoluis ĉirkaŭ 1600 el la ĉarego, kiun oni provizis per risortoj por certigi komforton por la veturantoj.

Multaj metiistoj laboras pri la kaleŝo ĝis ties finpretigo: ekz. radfaristo, lignaĵisto, lakisto, meblisto ktp.

La kaleŝo estis pli frue statussimbolo, sed gravis ankaŭ ties tuta ekipaĵo. La kaleŝoj estis ĝis fino de la 19-a jarcento ĝenerale uzataj tralandaj veturiloj. Nur la evoluo de aŭtomobiloj malaperigis el la stratoj la kaleŝojn.

Hodiaŭ la jungitara veturo uzatas en Eŭropo nur kiel hobio aŭ sportospeco. Tamen en la oficiala veturplano de Svislando ekzistas ankoraŭ kaleŝ-linioj inter Pontresina kaj Roseg-Glaĉero kaj inter Davos kaj la Flüelapasejkulmino.

Kaleŝo kiel antaŭulo de aŭtomobilo

La 8-an de marto 1886 mendis la aŭtomobila pioniro Gottlieb Daimler kaleŝtipon "Americain" de Wilhelm Wimpff & Söhne en Stutgarto, kiun oni liveris en aŭgusto de 1886. Li intencis ĝin kiel donacon por sia edzino Emma, sed tiu kaleŝo iĝis la unua kvarrada aŭtomobilo, post kiam Daimler ekipis ĝin per eksplodmotoro.

Distingaj trajtoj

La kaleŝoj estis pli frue muntataj en manufakturoj individue laŭ mendo de la aĉetantoj. Nur post fino de la kaleŝa epoko estis la eroj industrie produktitaj. Pro tio la historiaj kaleŝoj estas unikaĵoj.

Ekzistas do kelkaj karakteriziloj de kaleŝoj por klasifiki ilin:

  • nombro de aksoj: 1-aksa ekz. der GigSulky (ili estas vere ĉaroj).
  • urba jungokampara jungo
  • memstirata aŭ kaleŝiste stirata: La memstiratan kaleŝon veturigas la posedanto. ĝi rekoneblas per ekipaĵo de la veturigista sidejo. Tipaj memstiraĵoj: Faetono. Ĉe kelkaj tipoj de Viktoria kaleŝo ekzistas la eblo transmunti ilin al memstiro.
  • Sideja aranĝo de la veturantoj: ekz. Dos-a-dos (france: Dorso al dorso), aŭ Vis-a-Vis (vizaĝo al vizaĝo).
  • kapoto: malfermaj ĉaregoj, baldaĥino, movebla kapoto (ekz. ĉe landaŭoj), fiksa kapoto (ekz Berlina kaleŝo).
  • Uz-celo: sporta, kampara, ekstervoja, urba
  • La bremso
  • La manbremso
    • tirbremso (kiel en la aŭtoj)
    • prem-bremso (oni devas ĝin puŝi antaŭen)
    • spindela bremso (por kranki)
    • manrada bremso
    • pied-bremso (ĉe la modernaj kaleŝoj)
  • Tipo de la risortoj
    • Pendigo de la ĉarega karoserio sur la kvar fostoj per Leda rimeno estis la unua fromo de la risortumo. La fostoj estis pli poste anstataŭigitaj per platrisortoj kaj fine per risorta paketo.

Tipaj risortoformoj:

    • S-formo kaj C-formo
_           _
 \           \
  \_        _/


    • Elipsaj risortoj kun subtipoj:
      • Simplaj elipsaj risortoj
      • Duoblaj elipsaj risortoj
      • Duonelipsaj risortoj (ankaŭ nomataj trikvarona elipsa risorto)
           _______   ____
________  /       \ /
\______/  \_______/ \________/
      • Prena C-risorto
http://upload.wikimedia.org/wikipedia/de/thumb/3/33/180px-C_feder_kutsche1.JPG
C-risorto sur la nova kaleŝo de
reĝo Ludoviko la 2-a (Bavario)
    • Kelkaj modernaj kaleŝoj havas aerrisortumon (ekz. por provinca veturo).
  • La kombino de risortoj ĉe la ĉarego:
    • Unu risorto je rado
    • Denuett”-risortumo. 1 aldona risorto je akso interligas la primarajn risortojn.
    • Paralelograma risortumo. 4 risortoj je akso. Du aldonaj risortoj interligas la primarajn risortojn kruce al ĉarega direkto.
  • Specialaj ekipaĵoj:
    • Ĉe la kaleŝa karoserio ekzistas integrita skatolo kun aerfendetoj por la hundojn sekure trasporti (la t.n. Dog Cart).
    • senbrido por trasporti sovaĝajn bestojn.

kaleŝaj tipoj

Muzeoj

Vidu

Vidu ankaŭ