Kalendaro (presaĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kalendaro estas ankaŭ presaĵo, kiu montras tagojn de difinita periodo da tempo. Gregoria kalendaro estas preskaŭ ĉiam la bazo de presitaj kalendaroj.


Presitaj kalendaroj ofte donas la eblon ion skribi en ili por memori kion necesos fari. Ili ankaŭ nomiĝas taglibroagendo.

Kalendaron de ĉiu monato oni kutime faras el kvar ĝis ses linioj, ĉiu el kiuj respondas al semajno. Ekzemplo:

lu ma me ĵa ve sa di
1 2 3 4 5
6 7 8 9 10 11 12
13 14 15 16 17 18 19
20 21 22 23 24 25 26
27 28 29 30 31
 

En diversaj landoj estas diversaj tradicioj de presado de la kalendaroj.

Arabaj landoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj arabaj landoj krom Sauda Arabio oficiale uzasas gregorian kalendaron. En Sauda Arabio oficiala estas la islama kalendaro. En Irano oficiala estas gregoria kalendaro sed islama kalendaro estas multe neoficiale uzata.

Gregorian kalendaron oni nomas kiel "naska kalendaro" ĉar ĝi kalkuliĝas ne nasko de Kristo.

Semajno komenciĝas sabate. Vendredojn oni presas per ruĝa tiparo.

En ĉiuj landoj krom Sirio nomoj de monatoj estas similaj al kutimaj, en Sirio oni uzas aliajn siajn nomojn de monatoj.

Barato[redakti | redakti fonton]

Sur papero de kalendaro semajno kutime komenciĝas dimanĉe, sed ofte estadas ankaŭ kalendaroj kun semajno komenciĝanta lunde.

Dimanĉojn kaj iam ankaŭ sabatojn oni presas per ruĝa, oranĝkolora aŭ simila tiparo, sed ne per verda aŭ blua.

Festaj kaj religie signifaj tagoj povas havi specialan koloron aŭ bildeton.

Ĉinio[redakti | redakti fonton]

Sur papero de kalendaro semajno komenciĝas dimanĉe. Kvankam en ĉina lingvo vortoj por tagoj de semajno de lundo ĝis sabato estas "semajno"+"unu", "semajno"+"du" ... "semajno"+"ses"; dimanĉo estas "semajno"+"suno". Ankaŭ en la lingvo januaro estas "unu"+"monato", februaro estas "du"+"monato" ktp.

Sabatojn kaj dimanĉojn oni presas per ruĝa tiparo.

Israelo[redakti | redakti fonton]

Semajno komenciĝas dimanĉe. Sabatojn oni presas per alia koloro.

Dimanĉo estas unua labortago de semajno kaj estas presita per normala (nigra) koloro.

Nepalo[redakti | redakti fonton]

Dimanĉo estas unua tago de semajno kaj estas presita per la sama koloro.

Pollando[redakti | redakti fonton]

Semajno komenciĝas lunde. Dimanĉojn oni presas per ruĝa tiparo.

Rusio[redakti | redakti fonton]

Semajno komenciĝas lunde. Dimanĉojn kaj festaj tagoj oni presas per ruĝa tiparo. Ankaŭ sabatoj povas esti ruĝaj.

Turkio[redakti | redakti fonton]

Semajno komenciĝas lunde. Dimanĉojn kaj sabatojn oni presas per ruĝa tiparo.