Kalfatrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tradicia kalfatrado
Kalfatriloj kun martelo kaj stupo

Kalfatr(ad)o estas tekniko dum kiu oni fermas la fendojn inter la tabuloj de ŝipŝelo (kareno) aŭ ferdeko per stupo (disfadenigita ŝnuro) el natura fibro (plejofte kanabo) kaj peĉogudro.

Por enigi la fibrojn en la fendoj oni uzas (lignan) martelon kaj feran ĉizilon (kalfatrilon). La ĉizilo estas ekstreme malakra, aŭ eĉ havas rondan kanelon, por eviti ke la fibroj estas de detranĉataj dum la laboro. Post kiam la stupo estas metita en la fendo ĝi estas kovrita per peĉo kiu estas fluidigita per varmigo.

La akvorezista ŝtopfermo estas bazita sur la eco de naturaj fibroj kiuj ŝvelas kiam ili absorbas likvon. Pro tio eventuala liko estas fermata per la akvo kiu tralikiĝas.