Kalgaria regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kalgaria Regiono)
Kalgaria regiono
Metropolo
metropola regiono [+]

LandoKanado
RegionoAlberto

ĈefurboKalgario
- koordinatoj51° 0′ 0″ N, 114° 0′ 0″ U (mapo)51-114Koordinatoj: 51° 0′ 0″ N, 114° 0′ 0″ U (mapo)


Kalgaria regiono (Tero)
Kalgaria regiono (Tero)

Kalgaria regiono (Alberto)
Kalgaria regiono (Alberto)
DEC
Kalgaria regiono
Kalgaria regiono

Map
Kalgaria regiono

En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Kalgaria Regiono estas la metropola regiono ĉirkaŭ Kalgario (Alberto). Kiel censa metropolo, ĝi servas kiel censa unuo de la Kanada Instituto pri Statistiko. La regiono estas grava transporto-centro por suda Alberto, Saskaĉevano, orienta Brita Kolumbio, kaj partoj de norda Usono. Ĝin servas la internacia flughaveno Kalgario, la kanada flughaveno kun kvare plej multa pasaĝera trafiko.

Malkiel multaj aliaj metropoloj, Kalgario evoluis kiel "monourbo" enkorpiginte en la urbon mem la plimulton de siaj antaŭurboj. Kiam la urbolimoj atingis la limojn de najbaraj municipoj, oni simple aldonis ilin al la urbo. Sekve, la granda plimulto de la loĝantaro de la regiono fakte loĝas en la urbo Kalgario kiu aldonis sian milionan loĝanton la 25-an de julio 2006.

La censa metropolo de Kalgario[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Censa Metropolo la Kanada Instituto pri Statistiko informiĝas pri la demografio de granda Kalgario (same kiel por aliaj grandaj kanadaj urboj). En la limoj de la CM estas la urbo Kalgario kune kun MD 44 Rocky View kaj ĉiuj municipoj ene de MD Rocky View: inter tiuj estas la urbo Airdrie, la urbeto Cochrane, la urbeto Chestermere, kaj la vilaĝo Beiseker. En MD Rocky View ankaŭ estas pluraj nekorpaciiĝintaj vilaĝetoj kiel Springbank kaj Bragg Creek. La Kalgaria CM estas la kvine plej granda metropolo en Kanado kaj la plej granda en Alberto. En 2006 la Kanada Instituto pri Statistiko taksis la Kalgarian CM havi 1.107.200 enloĝantojn. La areo de ĉi tiu regiono estas 5083 km2.

Censodistrikto 6[redakti | redakti fonton]

La Kanada Instituto pri Statistiko ankaŭ uzas por celoj de regiona statistiko aldonan regionon en kies centro estas Kalgario, Censodistrikto 6. Ĝi estas estas iomete pli granda ol la Censa Metropolo, enprenante en la sudo ankaŭ Municipan Distrikton Foothills kaj la municipojn de ĝi ĉirkaŭatajn (unuavice Okotoks) kaj en la nordo ankaŭ Distrikton Mountain View.

Kalgari-Regiona Partneriĝo[redakti | redakti fonton]

La Kalgarian Regionon (kiel ekonomian regionon) baze reprezentas la Kalgari-Regiona Partneriĝo (KRP). La KRP estas asocio por kunlaboro en kiu membras municipoj de la Kalgaria Regiono. Ĉar la KRP estas organizo kaj ne striktasence regiono, ne ĉiuj municipoj en la Kalgaria CM estas membroj kaj ne ĉiuj membro-municipoj estas en la Kalgaria CM. En aŭgusto de 2006 oni taksis ke en la municipoj de la KRP loĝas 1.167.000 homoj. Ene de la Kalgaria CM membras en la KRP Municipa Distrikto 44 Rocky View, la urbo Airdrie, la urbetoj Cochrane, Chestermere, Crossfield, Okotoks, kaj High River, kaj Municipa Distrikto 31 Foothills. Okcidente de la Kalgaria CM membras en la KRP la urbetoj Banff kaj Canmore kaj Municipa Distrikto 8 Bighorn. Oriente de la Kalgaria CM membras en la KRP la urbeto Strathmore. Multaj komunumoj de la KRP ankaŭ estas en la Kalgaria San-Regiono. Oni taksas ke la membro-municipoj de la KRP atingos logantaron de 1,2 milionoj en 2008 kaj 1,3 milionoj ĝis 2013.

Municipoj de Granda Kalgario[redakti | redakti fonton]

Municipo CM KRP Loĝantoj Jaro
Urboj
Airdrie * * 31,512 2007
Kalgario * * 1,019,942 2007
Urbetoj
Banff * 6,700 2006
Black Diamond * 1,900 2006
Canmore * 12,039 2006
Chestermere * * 11,262 2007
Cochrane * * 13,760 2006
Crossfield * * 2,648 2006
High River * 10,716 2006
Irricana * 1,243 2006
Okotoks * 17,145 2006
Strathmore * 10,225 2006
Turner Valley * 1,908 2006
Vilaĝoj
Beiseker * 804 2006
Kamparaj distriktoj
Municipa Distrikto Bighorn * 1,264 2006
Municipa Distrikto Foothills * 19,736 2006
Municipa Distrikto Rocky View * * 34,171 2006
Rezervejo de Unuaj Nacioj
Tsu-Tina Nacio * * 1,982 2006

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]