Kalgaria Stampedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalgaria Stampedo
emblemo
festivalo • ĉiujara okazaĵo
Lando(j) Kanado vd
Situo Alberto
Fondinto(j) The Big Four vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Rajdisto ĉe la Stampeda Rodeo

La Kalgaria Stampedo, kiu prezentas sin kiel La Plej Granda Subĉiela Spektaklo de la Mondo, estas granda festivalo, ekspozicio, kaj rodeo, kiun oni okazigas en Kalgario (Alberto) dum dek tagoj ĉiun julion. En 2006, la Stampedo okazos inter la 7-a kaj 16-a de julio. Ĝi estas la plej granda kanada evento okazanta ĉiujare, kaj ĝi prezentas internacie faman rodeo-konkurson, ludejaron, scenejajn spektaklojn, koncertojn, agrikulturajn konkursojn, ekspoziciojn de la Unuaj Nacioj, kaj patkukajn manĝojn tra la tuta urbo. En 2005, 1.242.928 homoj - pli ol iam antaŭe - trairis la giĉetojn de la Stampedejo por partopreni ĉi tiun dek-tagan konkursaron kaj ekspozicion. La Stampeda Parado, kiun oni okazigas ja la Malferma Tago de la Stampedo, estas unu el la plej malnovaj tradicioj de la festivalo. La parado, kiun spektas ĉ. 350.000 homoj ĉiujare, sekvas 4,5-kilometran vojon en la urbocentro de Kalgario. Oni kutime ĝin filmas por televidaj spektantoj, kutime de pli ol du milionoj. Dum la Stampeda Semajno, multaj kalgarianoj vestas sin en vakera stilo kaj preskaŭ ĉiuj entreprenoj ornamas siajn kutimojn kaj oficejoj en vakera stilo.

Stampedejo

La Kalgario Stampedo okazas ĉe la Stampedejo, kiu troviĝas je la sud-orienta rando de la urbocentro en la distrikto Beltline. Ĝi estas facile atingebla per la kalgaria metroo, la C-Trajno. Inter la tut-jaraj kontruaĵoj ĉe la Stampedo estas la glaci-hokea stadiono Seldomo Pengrowth, la ekspoziciejo Centro Round-Up, la Stampeda Kasino, la ĉevalkurejo, la agrikultura konstruaĵo kaj pluraj malpli grandaj konstruaĵoj. Nuntempe okazas granda plivastigo kaj modernigo de la Stampedejo, kiu inkluzivas konstruadon de nova hotelo, nova kasino, nova "ĉefstrata" komercejo kaj merkato, nova agrikultura konstruaĵo, subtera parkejo, kaj renovigon de la subĉielaj terenoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

Statuo ĉe la Stampedejo kun la Kalgaria Turo fone

La Kalgaria Ekspozicio unuafoje okazis en 1886, mallonge post la alveno de la Kanad-Pacifika Fervojo en la urbo. La Kalgaria Stampedo (aparta evento) inaŭguriĝis en 1912 danke al la klopodoj de Guy Weadick, usona arta prezentanto de ŝnur-ĵetado. Weadick volis organizi mond-klasan rodeon kaj sovaĝ-okcidentan spektaklon, kiu alvenigos la plej bonajn vakerojn de Nordameriko. La unua Stampedo estis la plej bon-paga rodea konkurso en Nordameriko, kun premioj en valoro de $20.000. Ĝi allogis pli ol 100.000 spektantojn. En la jaro 1923, oni kunigis la Stampedon kun la Kalgaria Ekspozicio, kaj la evento okazas ĉiu-jare poste.

La Ludejaron funkciigas la entrepreno Conklin Shows, kiu ankaŭ funkciigas la Kanadan Nacian Ekspozicion en Toronto.

Sinsekvo de Historiaj Eventoj[redakti | redakti fonton]

La fruaj jaroj kiel apartaj eventoj: [1] Arkivigite je 2006-06-13 per la retarkivo Wayback Machine

  • 1884 fondiĝo de Agrikultura Societo
  • 1886 okazigo de unua Kalgaria Ekspozicio
  • 1889 aĉetado de Stampedejo de la kanada registaro
  • 1908 okazigo de Dominia Ekspozicio (Kanado tiam estis konata kiel Dominio de la Unuiĝinta Reĝlando)
  • 1912 Guy Weadick alvenis en Kalgario. Li antaŭvidis Sovaĝ-Okcidentan Spektaklon, organizis financan subtenon de la "Grandaj 4" (Lane, McLean, Burns kaj Cross) en valoro de $100.000, kaj en septembro de 1912 sukcese okazis la unua Kalgaria Stampedo
  • 1922 okazigo de Kalgaria Industria Ekspozicio
  • 1923 La Stampedo gastigis la unuan profesian Konkurson de Manĝ-Vagonoj
  • 1925 La usona silenta filmo kun titolo The Calgary Stampede montriĝis en kinejoj de la tuta Nordameriko. Filmo "Western" pri amo, murdo, kaj la rodeo, ĝi inkluzivis foto-raporton pri vere okazinta rodeo-konkurso ĉe la Kalgaria Stampedo kaj diskonigis la Stampedon en la tuta Nordameriko [2] Arkivigite je 2005-10-23 per la retarkivo Wayback Machine

Historio de la kunigita Kalgaria Ekspozicio kaj Stampedo: [3] Arkivigite je 2006-06-13 per la retarkivo Wayback Machine

  • 1932 kuniĝo de la Kalgaria Ekspozicio kun la Stampedo sub la nova nomo Kalgaria Ekspozicio kaj Stampedo. De tiam la termino Stampedo rilatas al la tuta organizaĵo kune kun parencaj eventoj.
  • 1953 morto de Guy Weadick
  • 1964 estiĝo de Junaj Kanadanoj de la Kalgaria Stampedo
  • 1967-1968 plilongiĝo de la Stampedo: antaŭe 6 tagojn longa, la Stampedo de 1967 daŭras 10 tagojn.
  • 1968 aĉetado de aldonaj terenoj por permesi pligrandiĝon de la Stampedejo
  • 1971 formiĝo de Stampeda Orkestro
  • 1976 unua-foje la nombro de partoprenantoj en la Stampedo estas pli ol miliono
  • 1982 premi-mono por la rodeo atingas $500.000
  • 1997 oni anoncas la kompletigon de la stadiono kun 23 luksaj loĝiegoj kaj plialtigon de premi-mono por la rodeo
  • 2000 la nombro de partoprenantoj estis 1.218.851, la plej alta nombro de partoprenantoj en la Stampedo ĝis nun
  • 2004 La premi-mono por rodeo atingas $1.000.000, sumo komparebla kun la premi-mono de aliaj grandaj rodeo kiel la Rodeo de Nacia Ĉampioneco.

Debato[redakti | redakti fonton]

Multaj besto-protektaj grupoj, inter ili la Kalgaria Besto-Protekta Societo, esprimis zorgojn pri la Stampedo kaj rodeoj ĝenerale, menciante ne-humanan traktadon de bestoj. La reprezentantoj de la Stampedo ĉiam diras ke ili faras multajn penojn por certigi ke la bestoj estas bone protektitaj, kaj multaj jaroj pasas sen mortado de eĉ unu besto dum la Stampedo. Defendantoj de la Stampedo, precipe ranĉistoj, kredas ke la kritiko estas nur parto de pli granda klopodo finigi ĉian uzadon de bestoj far homoj. Ili diras ke organizantoj de la Stampedo, kaj ranĉistoj, amas kaj protektas siajn bestojn, sed ne povas eviti ĉiujn akcidentojn. Fakte, dum la Stampedo vundiĝis relative malmultaj bestoj aŭ homoj, konsiderante tion ke ĝi estas la due plej granda ĉiu-jare okazanta rodeo de la mondo. Post ĉiu akcidento dum kiu okazas morto de besto aŭ homo, la organizantoj de la Stampedo faras esploron kiu preskaŭ ĉiam rezultigas modifadon de la reguloj pri sekureco.

En la jaro 1986 mortis 12 ĉevaloj dum la Stampedo (la plimulto estis kompat-mortigitaj pro vundoj), la plej malbona jaro el la vidpunkto de bestaj mortoj. Kiel rezulto, oni faris plurajn ŝanĝojn en la sekurec-kodo por malhelpi karambolojn. Depost tiam, nur unu alia konkurso de manĝo-vagonoj kaŭzis kompareblan nombron de mortoj.

Akcidentoj dum kiuj vundiĝis homoj: [4]

  • 1948: Spektanto en la mezo de la Stampeda stadiono mortis kiam tiun frapis la ĉevalo de flanka rajdanto.
  • 1960: Vagon-veturisto Don Chapin, 34-jaraĝa, mortis kiam lia vagono renversiĝis komence de konkurso.
  • 14-a de julio, 1971: Flanka rajdanto Rod Glass, 19-jaraĝa, mortis kiam kelkaj vagonoj renversiĝis je la unua turniĝo en konkurso kaj lia ĉevalo deĵetis lin.
  • 20-a de julio, 1996: Flanka rajdanto Eugene Jackson, 24-jaraĝa, mortis de kapovundoj, kiujn li ricevis en akcidento okazinta la 11-an de julio (1996).
  • 11-a de julio, 1999: Vagon-veturisto Bill McEwen, 51-jaraĝa, mortis de kapovundoj ricevitaj en manĝovagona karambolo okazinta du tagojn pli frue.

Akcidentoj dum kiuj vundiĝis bestoj:

  • 10-a de julio, 1986: pro karambolo en konkurso de manĝo-vagonoj mortis ses ĉevaloj.
  • 1995: Tri ĉevaloj mortis en rodeaj akcidentoj.
  • 1999: Unu ĉevalo mortis en akcidento dum konkurso de manĝo-vagonoj.
  • 2002: Oni kompat-mortigis ses ĉevalojn post kiam ili vundiĝis dum konkursoj de manĝo-vagonoj.
  • 2004: Oni kompat-mortigis ĉevalon post kiam ĝi rompis malantaŭan kruron dum rodea konkurso [5].

La plej malbona best-tragedio dum unuopa evento okazinta kadre de la Stampedo okazis la 3-an de julio, 2005 [6]. Naŭ ĉevaloj post kiam ili saltis de ponto kaj falis en la Riveron Bow. La akcidento okazis dum ĉevalrajdado de la Stampeda ranĉo al la urbo kadre de la evento Vojo 2005, 5 tagojn antaŭ la komenco de la Stampedo. Mallonge post la akcidento la Kalgaria Polico deklaris la organizantojn senkulpa je ia krima ago, trovante ke mankis ia ajn intenco kaŭzi vundadon de bestoj.[7] Arkivigite je 2007-03-10 per la retarkivo Wayback Machine La organizantoj de la Stampedo esplorigis la akcidenton per interna komisiono, kaj ties raporto publikiĝis en decembro de la sama jaro, sed ĝi ne sukcesis identigi la kaŭzon de la akcidento, kvankam ĝi ja trovis ke la akcidenton ne kaŭzis subita bruo, kiel oni spekulaciis tiutempe. La organizantoj indikis ke ili konsideris la aferon fermita kun la publikigo de la raporto de la komisiono: ili ne provus denove krom se tio kondukus al plibonigo de sekureco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]