Kalibra bosono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En partikla fiziko kalibraj bosonoj estas bosonoj, kiuj rolas kiel perantoj de fundamentaj fortoj. Ĉiuj fundamentaj fortoj estas vere interŝanĝoj de kalibraj bosonoj (kiel virtualaj partikloj) inter interagantaj elementaj partikloj. La fizika teorio, kiu priskribas tiajn interagojn, nomiĝas kalibra teorio.

En norma modelo oni trovis tri tipojn de kalibraj bosonoj: fotonoj, W- kaj Z-bosonoj kaj gluonoj. La ekzisto de gravita forto ankaŭ postulas ekziston de gravitono, sed ĝi ankoraŭ ne estas trovita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]