Kalidonia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalidonia
Mapo de Kalidonia
Fortreso sur Kalidonia.
Fortreso sur Kalidonia.
insularo
Akvejo Mediteraneo
Situo Kreto
Geografia situo 35° 17′ 51″ N, 25° 44′ 17″ O (mapo)35.297525.738055555556Koordinatoj: 35° 17′ 51″ N, 25° 44′ 17″ O (mapo) f1
Kalidonia (Kreto)
Kalidonia (Kreto)
DEC
Kalidonia
Kalidonia

Map

Longo 500 mf2
Larĝo 200 mf3
Areo 0,1 km² f4
Loĝantaro (neloĝata)
vdr

Kalidonia (greke Καλυδών) estas insulo tuj antaŭ la orienta marbordo de Kreto en la golfeto de Elounda. Ĝi longas proksimume 500 metrojn kaj la plej granda larĝo estas 200 metroj. Ofte ĝi estas indikata kiel Spinalonga, sed tio estas fakte pli granda duoninsulo de kiu Kalidonia estas parto. Kalidonia situas ĉe la plej norda punkto de Spinalonga (greke: Σπιναλόγκα), disigita de ĝi per iom malpli ol cent metroj da akvo.

Sur la insulo situas venecia fortreso el 1579. Ĝi havas la reputacion esti neokupebla kaj tio radikas en la realeco. Kiam la turkoj en ĉirkaŭ 1670 konkeris la teritorion de Kreto, Kalidonia ankoraŭ restis dum 45 jaroj en la posedo de la venecianoj. Tiuj transdonis la insulon nur en 1715 al la turkoj, post kiam ili interkonsentis ke la venecianoj senĝene povis retiriĝi. La turkoj ne plenumis la interkonsenton kaj murdis ĉiujn virojn de Kalidonia kaj vendis la reston kiel sklavoj. Kiam Kreto ne plu estis sub turka influo Spinalonga restis ankoraŭ dum jaroj loĝata de turkoj. Kiam la kretanoj decidis fari el ĝi leprejon la lastaj turkaj loĝantoj rapide foriris.

Sub la fortreso oni konstruis en 1903 vilaĝon kiu ekde 1904 estis loĝata de la unuaj lepruloj. En tiu tempo, por preventi ke la malsano sur Kreto kaj aliaj partoj de Grekio disvastiĝis oni ekzilis la malsanulojn al la insulo. Krom tio la lepruloj ĉie estis ekzilitaj dum sur Spinalonga ili ĉiuj sufiĉe pace kunvivis en ilia tamen ŝirmita mondo.

Dum la pintotagoj 1100 pacientoj loĝis sur la insulo. Pro la izolado tie ekestis memstara vivkomunumo kiu daŭris ĝis la mezo de la 20-a jarcento. En 1957 oni transportis la lastan leprulon al hospitalo kaj la insulo fariĝis neloĝata. Hodiau Kalidonia estas turisma allogaĵo al kiu regule iras boatoj el Agios Nikolaos, Elounda kaj Plaka.