Kaliforni-duoninsula dezerto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kaliforni-duoninsula dezerto
Desierto de Baja California
dezerto, duondezerto
Stenocereus eruca, Creeping Devils at Huntington.jpg
Stenocereus eruca
Lando Flago de Meksiko Meksiko
Subŝtato Malsupra Kalifornio, Suda Malsupra Kalifornio
Areo 77 700,0 km² (7 770 000 ha)
Biomo Dezertoj kaj kserofitaroj
Klimato Subtropiko
Situo de Kalifornia duoninsulo
Situo de Kalifornia duoninsulo

La kaliforni-duoninsula dezerto estas duondezerto kiu konstituas tersupraĵan ekoregionon el la nord-meksika ekoprovinco de la nearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-unuo sonora kaj kaliforni-duoninsula dezertoj. Biome ĝi apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj de Kalifornia duoninsulo en ekstrem-okcidenta Meksiko [1].

Enhavo

Priskribo [redakti]

La ekoregiono kovras 77 700 kvadratajn kilometrojn kaj ampleksas plimulton de la okcidenta deklivaro de la duoninsulo. Ĝi okcidente estas limigita de Pacifika Oceano, oriente de la duoninsula montaro kaj ĝi centriĝas ĉirkaŭ la koordinatoj 27°44′N 113°36′U  /  27.74°N, 113.6°U / 27.74; -113.6 (Kaliforni-duoninsula dezerto) [2]. Norde de latitudo de 30° N, la Kaliforni-duoninsula dezerto transiras al kaliforniaj ĉaparalo kaj maldensarbaroj. La ekstrem-suda parto de la duoninsulo troviĝas ene de la sankt-lukaj kserofitaroj. En la nordo situas la pinaroj-kverkaroj de Sierra Juárez kaj de San Pedro Mártir, kie iom da arbospecioj vegetas inkluzive de la preskaŭ minacata Washingtonia filifera ( arekacoj ) [3].

La klimato estas seka kaj subtropika. Kvankam la precipitaĵo estas malalta, la oceano provizas per iom da humideco kaj moderigas la temperaturon kompare kun tiu de la Sonora-Dezerto, kiu troviĝas je la orienta deklivaro de la duoninsula montaro.

La kaliforni-duoninsula dezerto troviĝas en la okcidenta parto de Kalifornia Duoninsulo, kaj okupas plimulton de la meksikaj subŝtatoj Malsupra Kalifornio kaj Suda Malsupra Kalifornio. La altitudoj varias ekde montaroj en la okcident-centra parto (1 000 - 1 500 m), al ebenaĵoj de meza altitudo (300 – 600 m), kaj vastaj areoj de marbordaj dunoj.

Flaŭro [redakti]

Vegetaĵara tipo en la ekoregiono.

La ekoregiono estas plejofte kovrita de kserofitoj, kiuj kreas variajn komunumojn depende de altitudo kaj grundo. La ekoregiono havas ĉirkaŭ 500 speciojn da vaskulaj plantoj, de kiuj iuj estas endemiaj, ekzemple Fouquieria columnaris ( erikaloj ) aŭ Stenocereus eruca ( kaktoj ).

Faŭno [redakti]

Minacoj kaj konservado [redakti]

Referencoj [redakti]

  1. Taylor H. Ricketts, Eric Dinerstein, David M. Olson, Colby J. Loucks, et al. 1999
  2. World Wildlife Fund. Baja California desert ecoregion. Alirita March 7, 2012.
  3. angle C. Michael Hogan. 2009

Vidu ankaŭ [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Bibliografio [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

North America satellite globe.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Nordameriko
Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio