Kalifornia iktero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Striflugila iktero
Striflugila iktero
Striflugila iktero

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Icterus
Specio: 'I. parisorum'
Icterus parisorum
(Bonaparte, 1838)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kalifornia iktero, Icterus parisorum, estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn. Ĝi estas mezgranda ikteredo (sama familio kiel multaj ikteroj, sturneloj, molotroj, kviskaloj kaj aliaj).

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Tiu nearktisa birdo troviĝas precipe en Sudokcidenta Usono el suda Kalifornio, Nevado, Utaho, okcidenta Koloradio, centra Nov-Meksiko al okcidenta Teksaso kaj suden al suda Malsupra Kalifornio kaj centra Meksiko, Novleono, Verakruco, Pŭeblo, sed ĉefe en la humidaj montoj de Verakuco. De ties ĉeesto en ambaŭ Kalifornioj devenas la komuna nomo.

Ili vintrumas en nordokcidenta Meksiko el Malsupra Kalifornio, Sonoro kaj Ĉiuaŭo, laŭlonge de la marbordo suden al Oaĥako kaj en suda Kalifornio. Ĝi ĉeestas la tutan jaron en centraj kaj sudaj regionoj de Meksiko. Ĝi foje estas vaganta en okcidenta Usono kaj en Minesoto, Viskonsino kaj Luiziano. (Bailey, 1928; Brandt, 1951; Ligon, 1961; Loetscher, 1955)

Tiu birdo ricevis en Usono la nomon de Scott's Oriole fare de Darius N. Couch omaĝe al generalo Winfield Scott. Kvankam oni malkovris poste ke ĝi estis jam priskribita de Bonaparte, la komuna nomo restis.

Habitato[redakti | redakti fonton]

La Kalifornia iktero ofte loĝas en jukaoĝardenoj en dezertaj herbejoj, sed ili troviĝas ĉie ajn kie estas jukao, eĉ en deklivoj de montokanjonoj. Foje ili vivas ankaŭ en aliaj grandaj arboj, kaj tiam manĝas kaj kantas en pinoj, kverkoj kaj ĉeriveraj areoj kun pinoj kaj kverkoj. Somere tamen il ĉefe loĝas ĉe kverkoj, joŝuaarboj kaj jukao. Tamen ili troviĝas ankaŭ en plej malaltaj kaj varmaj partoj de Nov-Meksiko. Ili estas komunaj ĉefe en dezertaj montetoj kaj montoj de suda kaj sudokcidenta Nov-Meksiko. Tiuj birdoj preferas sudenajn deklivojn. (Bailey, 1928; Brandt, 1951; Kozma et. al, 1997; Ligon, 1961; Marshall, 1957; Phillips, 1964)

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Longo de masklo de Kalifornia iktero estas ĉirkaŭ 18.48-22.4 cm dum flugiloj estas 9.36-10.08 cm longaj kaj la vosto 7.92-9.36 cm longa. Ĝi havas pintakran kaj malhelan bekon (suba bazo pli hela) kiu estas 2.16-2.4 cm longa. Piedoj de tiu birdo taŭgas nur por ripozo. Masklaj plenkreskuloj printempe kaj somere havas nigrajn kapon kaj bruston. Ankaŭ partoj de dorso, flugiloj kaj vosto estas nigraj. Ŝultro, ŝultromakuloj, subaj partoj de dorso, ventro, pugo kaj baza parto de la vosto, kaj supra kaj suba vosto kaj flugilkovriloj estas brile citronflavaj. Ne estas oranĝa koloro ĉe tiu iktero, malkiel ĉe aliaj samgenranoj. Tamen ja estas blanka flugilstrio. Vintre masklaj plenkreskuloj aspektas simile al somere, escepte pro tio ke la blankaj flugiloj estas pli larĝaj, la plumoj de la dorso havas grizajn bordojn, pugo kaj supraj vostokovriloj estas eluzitaj per oliveca aŭ griza koloroj kaj flankoj nuancas je oliveca.

Inoj estas averaĝe pli malgrandaj ol maskloj. Inaj plenkreskuloj havas tre olivecgrizajn subajn partojn kaj kapopinton kun malhela strieco malantaŭe. Ne havas brunon enkorpe. Ili estas flavecaj en pugo kaj supraj vostokovriloj. Ili havas ankaŭ du flugilstriojn, male al maskloj kiuj havas ununuran. La gorĝo estas foje punkteca, makuleca aŭ eluzita je nigro. Maljunaj inoj kutime havas komplete nigran gorĝon, dum nematuraj inoj estas pli senkoloraj, sed io ajn nigra. (Bailey, 1928; Brandt, 1951; Ligon, 1961; Phillips, 1964)

Nematuraj maskloj havas similajn karakterojn al inoj, tamen liaj kapoj estas ĉefe nigraj la unuan printempon, dum tiu de la ino estas nigra nur kiam ŝi estas maljuna. Junulo atingas plenkreskan plumaron post du jaroj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Kalifornia iktero reproduktiĝas printempe kaj somere. Oni demetas ovojn en nestojn situajn en arbustoj kaj kanopeo de arboj ĉe la branĉobazo. Pinto de la reprodukta sezono estas fine de majo kaj komenco de junio. Ĝi estas monogama specio por ĉiu reprodukta sezono. Kovado daŭras 7-15 tagojn. Elnestiĝo okazas post 14 tagoj. Averaĝa nombro de idoj en ĉiu ovaro estas de 3-4 idoj. Ambaŭ gepatroj zorgas la idojn. Maskloj postulas grandan teritorion por allogi partneron kaj ĝin akre defendas. Eble tiu specio suferas parazitadon fare de molotroj kiuj ja loĝas en la iktera teritorio. Se tio okazas, ŝajne tio ne grave malpliigas la ikterajn populaciojn.

La Kalifornia iktero teksas pendantan neston faritan el fibroj de sekaj folioj de jukao kaj palmofibroj. La koloro de tiuj sekaj folioj funkcias kiel kamuflilo por la nesto. Ili pendas sian neston alte en la jukao, inter la longaj, verdaj folioj. Kutime ĝi situas en la seka parto de la jukao, sub la vivanta krono, kie ĝi estas ligata al mortintaj folioj. Tio havigas protekton el malbona vetero kaj el eventualaj malamikoj. Foje la Kalifornia iktero konstruas sian neston el herboj kaj pendas ĝin el aliaj arboj, inklude juniperojn kaj pinarbustojn, aŭ eĉ profitas kavaĵon surgrunde kie ili faras kupolon. Foje la nestoj estas kaŝitaj en foliaroj de visko kaj kovritaj el ĉevalharoj. La nesto de la Kalifornia iktero estas tiom bone konstruita ke ĝi ofte restas netuŝita dum kelkaj jaroj.

La ovoj de la Kalifornia iktero estas bluecaj kaj la plej grandaj inter ikteroj de sudokcidenta Usono. Estas kutime 3 aŭ 4 sed ĝis 6, kiuj estas punktecaj, striecaj aŭ makuletecaj je nigra, griza aŭ bruna kaj purpura, tipe ĉe la pli larĝa pinto de la ovo. (Bailey, 1928; Brandt, 1951; Ligon, 1961; Marshall, 1957)

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu iktero timidas kaj apenaŭ eliras el arbaraj areoj, nur por defendi sian teritorion el eventuala entrudulo, kiel garolo. Ili tiom bone kaŝas sian neston en la jukao, ke ĝi estas konsiderata unu el la plej sekuraj birdoj de Nordameriko. Por printempa migrado unue aperas masklaj plenkreskuloj, sekve de inoj kaj fine junaj maskloj.

La kanto de la Kalifornia iktero sonas iom kiel tiu de la Okcidenta sturnelo, sed ĝi estas pli ripeteca, havas pli da volumo kaj povas esti aŭdata je pli granda distanco. (Bailey, 1928; Brandt, 1951; Ligon, 1961).

La Kalifornia iktero manĝas ĉefe insektojn, kiaj akridoj, malgrandaj skaraboj, raŭpoj, papilioj kaj insektaj larvoj. Ili manĝas ankaŭ berojn kaj kaktofruktojn. Ili povas ankaŭ suĉi floronektaron. Tiu birdo kaptas insektojn kiuj estas allogataj al la floroj de jukao, kiaj formikoj, abeloj kaj aliaj, kio konstituas ampleksan manĝoresurson. Kiam ili manĝas ne ŝajnas tiom agresemaj al aliaj birdoj kiuj ankaŭ manĝas. (Bailey, 1928; Brandt, 1951; Del Rio, 1987).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Plia legado[redakti | redakti fonton]

Libro[redakti | redakti fonton]

  • Flood, N. J. 2002. Scott’s Oriole (Icterus parisorum). In The Birds of North America, No. 608 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.

Tezo[redakti | redakti fonton]

  • Randell SM. M.S. (1996). A study of avian populations and behavior at a proposed wind energy production facility near Fort Davis, Texas. Sul Ross State University, United States, Texas.

Artikoloj[redakti | redakti fonton]

  • Bell M. (2003). From the field - August-November 2002. Oriole. vol 68, no 1-2. p. 19-31.
  • Beohm RT & Beohm MF. (2002). First record of Scott's Oriole from Georgia. Oriole. vol 67, no 3-4. p. 49-50.
  • Calvert WH, Hedrick LE & Brower LP. (1979). Mortality of the Monarch Butterfly Danaus-Plexippus Avian Predation at 5 over Wintering Sites in Mexico. Science. vol 204, no 4395. p. 847-851.
  • Denis K. (1976). Scotts Oriole near Thunder Bay Ontario. Canadian Field Naturalist. vol 90, no 4. p. 500-501.
  • Flood NJ. (1989). Coloration in New World Orioles 1. Tests of Predation-Related Hypotheses. Behavioral Ecology & Sociobiology. vol 25, no 1. p. 49-56.
  • Hofmann CM, Cronin TW & Omland KE. (1680). Using spectral data to reconstruct evolutionary changes in coloration: Carotenoid color evolution in new world orioles. Evolution. vol 60, no 8. p. 1680-1691.
  • Kozma JM & Mathews NE. (1997). Breeding bird communities and nest plant selection in Chihuahuan desert habitats in south-central New Mexico. Wilson Bulletin. vol 109, no 3. p. 424-436.
  • Leck C. (1974). Further Observations of Nectar Feeding by Orioles. Auk. vol 91, no 1. p. 162-163.
  • Martinez Del Rio C & Eguiarte LE. (1987). Bird Visitation to Agave-Salmiana Comparisons among Hummingbirds and Perching Birds. Condor. vol 89, no 2. p. 357-363.
  • Newfield NL. (1984). 3 Records of Calliope Hummingbird Stellula-Calliope from Louisiana USA. Condor. vol 86, no 3. p. 346-348.
  • Ornelas JF, Ordano M, Hernandez A, Lopez JC, Mendoza L & Perroni Y. (2002). Nectar oasis produced by Agave marmorata Roezl. (Agavaceae) lead to spatial and temporal segregation among nectarivores in the Tehuacan Valley, Mexico. Journal of Arid Environments. vol 52, no 1. p. 37-51.
  • Reddall J. (1977). Colorado USA Field Ornithologists Official Records Committee Report 1972 through 1975. Western Birds. vol 7, no 3.
  • Remsen JVJ & Cooper JR. (1977). 1st Record of Scotts Oriole from Colorado USA. Western Birds. vol 8, no 4. p. 157-158.
  • Sundquist K. (1975). Scotts Oriole Banded in Duluth. Loon. vol 47, no 1. p. 22-24.