Kalikoto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
peco de kalikoto uzata en aĉetuma sako

Kalikoto[1] laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas speco de ŝtofo, do teksaĵo por aparta uzo, kiu origine produktiĝis en la urbo Koĵikode, angle Kozhikode, malajale കോഴിക്കോട്, en la subŝtato Keralo de Hindio - la urbo de la 11-a ĝis 20-a jarcento de eŭropanoj konatis kiel KalikutCalicut, kaj la etimologoj malsamopinias ĉu la historia urbonomo influis la nomon de la ŝtofo aŭ inverse. Temas pri kotona teksaĵo similanta tolon sed pli dika ol perkalo. Kutime kalikoto konsideriĝas speco de katuno.

Laŭ la konciza difino de PIV kalikoto estu krudkolora aŭ blanka, uzata precipe por subvestoj aŭ malaltprezaj vestoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, eldono de 1970, paĝo 470