Kalimaĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kalimako (greke: Καλλίμαχος / Kallímakhos; naskiĝis ĉirkaŭ -305 en Kireno; mortis ĉirkaŭ -240) estis helena poeto en Aleksandrio.

Laŭ iaj malfruaj fontoj, li unue instruis beletron en Eleusis apud Ateno; poste li estis vokita al Aleksandrio de Ptolemeo la 2-a kaj instruis poezion en la muzeo. Inter liaj disĉiploj estis Apolonio el Rodiso kaj Aristofano de Bizantio.

Li iĝis bibliotekestro de Aleksandrio post la morto de Zenodoto, sed daŭrigis sian instruadon. Papiruso pri ĉiuj bibliotekestroj ne mencias lian nomon. Do, eble Kalimako estis arkivisto. Li verkis la unuan katalogon pri la greka literaturo, la Pinakes, ofte citita verko.

Pri lia verko

Kalimako estas pli bone konata por lia mallongaj poemoj nomitaj epigramoj. Tiuj ĉi estas mallongaj poemoj skribitaj en la tomboŝtonoj de multe da personoj. Unu el tiuj estas:

Τῇδε Σάων ὁ Δίκωνος Ακάνθιος ἱερὸν ὕπνον κοίμαται. θνῇσκειν μὴ λέγε τοὺς ἀγαθούς.

Kiu signifas: "Tie ĉi Saono Dikonido el Akantio dormas sanktan sonĝon: ne diru ke la bonhomoj mortas."