Kalio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kalio (apartigilo).

Ŝablono:Informkesto kemia elemento/Kalio

Kalio estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo K kaj atomnumero 19.

La metalo kalio estas la sepa plej abunda kaj ĝi havas 1,5% de la pezo de la ter-krusto. Kalio estas esenca por la kreskado de plantoj kaj troveblas en multaj grundoj. Ĝi ankaŭ gravas por la homa dieto.

Kalio neniam troveblas pursubstanca, sed estas far de elektrolizo de klorido aŭ hidroksido. Estas unu el la plej reakciivaj kaj elektropozitivaj metaloj kaj krom litio, ĝi estas la malplej densa konata metalo. Ĝi estas mola kaj facile tondebla. Ĝi estas arĝentkolora tuj post ke ĝi estas tondita.

Ĝi oksidiĝas tre rapide ĉe la aero kaj devas esti entenita en argono aŭ ene de minerala oleo. Tiel kiel ĉiu alia baza metalo, ĉe akvo, ĝi dekomponas sin kun liberiĝo de hidrogeno. Ĝenerale liberiĝas fajro dum ĝia reago kun akvo. Kalio kaj siaj saloj ĝenerale produktas violkolorajn flamojn, kiam bruligitaj.

Radioaktiveco

Kalio nature enhavas 0,012 % de la radioaktiva izotopo 40K. Ĝi do havas specifan aktivadon de 31.200 Becquerel po kilogramo. Radioaktiva 40K havas duoniĝotempon de 1,250×109 jaroj. La duoniĝotempo estas sufiĉe granda kaj tiel la izotopo okazas en naturo. 40K disfalas al stabila 40Ar (11,2%) per elektrona kapto kaj per pozitrona eligo, kaj disfalas al stabila 40Ca (88,8%) per beto-disfalo.

La disfalo de 40K al 40Ar estas bazo de kutime uzita maniero por datigo de rokoj. La kutima kalio-argona datigo dependas de supozo ke la rokoj ne enhavis argonon je la tempo de formiĝo kaj ke ĉiu aperinta pro radioaktiveca argono 40Ar ne estis ellasita. Mineraloj estas datigataj per mezuro de la koncentriteco de kalio kaj la kvanto de aperinta pro radioaktiveco 40Ar kiu estas akumulita.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Ĝermo-kemio

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda