Kalipolis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la duoninsulo Kalipolis en la supra kaj maldekstra bildoparto, meze la markolo Dardaneloj

La duoninsulo Kalipolis (greke Καλλίπολις, do Kalipolis, "bela urbo", turke Gelibolu), en pluraj lingvoj nomata Gallipoli, estas la moderna nomo de la antikva trakia duoninsulo Ĥersones Trakia (Χερσόνησoς Θράκια) en la pleja okcidento de la nuna ŝtato Turkio. Ĝi limiĝas oriente de la Marmora Maro kaj la markolo Dardaneloj, sude kaj okcidente de la Egea Maro. Norde ĝi de la eŭropa parto de Turkio, kiu dum la antikva epoko estis parto de Trakio, atingeblas nur per unusola larĝa strato el la urbo Keşan aŭ per mallarĝaj montaj stratetoj el Şarköy; el la azia parto de Turkio, la historia Malgrandazio ĝi atingeblas nur per pramoj el la urboj Lampsakos, Çanakkale kaj Eceabat.

La plej granda urbo de la duoninsulo nomiĝas laŭ ĝia turka nomo Gelibolu. Okcidente de la duoninsulo situas la turka insulo Gökçeada (greke Ἴμβρος, Imbros) en la Egea Maro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La duoninsulo por la armeo de la reĝo Aleksandro la Granda de antikva Makedonio dum la jaro 334 a.K. estis la startopunkto por la armea invado de Azio. De ĉi-tie li kun 30.000 piedirantaj kaj 5.000 rajtantaj soldatoj, aldone kuiristoj, muzikistoj, kuracistoj ktp., parte kun kompletaj familioj, transpasis la markolon Dardaneloj, survoje al Malgrandazio, Sirio kaj Egiptio.

Kun la celo de la mala direkto la duoninsulo servis al la Otomana Imperio kiel bazo por la ekspansio al Eŭropo. La konkeron de Kalipolis dum la jaro 1354 sekvis la konkero de Trakio kaj la armea "ĉirkaŭbrako" de Konstantinopolo, kiu preskaŭ 100 jarojn pli poste ankaŭ estis konkerita de la otomana armeo.

Dum la Unua Mondmilito februare de la jaro 1915 okazis la "batalo de Kalipolis", kiun la okcidentaj potencoj, kiuj celis konkeri la Otomanan Imperion, fiaske malvenkis.

Anktikvaj trakiaj urboj de la duoninsulo estis inter alie Sestos (Σεςτος) kaj Lisimaĥeia (Λυσιμάχεια).

Koordinatoj: 40° 21' norde, 26° 28' oriente