Kalisto la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kaliksto la 2-a
Callistus II.gif
Naskonomo Guido dei Conti di Borgogna
Komenco de pontifiko 2-a de februaro 1119
Fino de pontifiko 13-a de decembro 1124
Antaŭulo Gelaso la 2-a
Sekvanto Honorio la 2-a
Dato de naskiĝo
Loko de naskiĝo
Dato de morto 13-a de decembro 1124
Loko de morto
v  d  r
Information icon.svg
PAPOJ DE LA KATOLIKA EKLEZIO
“Kalisto la 2-a”
Kalisto la 2-a en la Liber ad honorem Augusti sive de rebus Siculis (Libro por honori Aŭguston au pri Siciliaj Aferoj) de monaĥo Petro el Eboli, 1196.
nomo = Kalisto la 2-a
titolo = 162-a papo de la Katolika Eklezio
sekulare = Gvido de Grafoj de Burgonjo
nacio = franca
naskiĝo = ĉirkaŭ 1060 en Quingey
finiĝo de la papado = kun la morto, en Romo 13-a de decembro de 1124
antaŭulo = Gelaso la 2-a
posteulo = Honorio la 2-a
entombiĝo = Baziliko Sankta Johano de Laterano
apartaĵoj = celebris la Unuan Lateranan Koncilion kaj subskribis la konkordaton de Worms (1122)

Kalisto la 2-a (aŭ Kaliksto la 2-a, latine (latine Callistus Secundus, naskonome Guido dei Conti di Borgogna, Gvido el Grafoj de Burgonjo, naskiĝis en Quingey, ĉirkaŭ la jaro 1060, mortis en Romo, la 13-an de decembro 1124) estis papo de la romie katolika eklezio, elektita en la jaro 1119. Li oficis ĝis sia morto, dum 5 jaroj, 10 monatoj kaj 12 tagoj. Sume temis pri la 162-a papo.

Kalisto estis filo de Grafo Vilhelmo la 1-a de Burgonjo kaj frato de Stefano la 1-a el Mâcon kaj krome parenco de diversaj nobeldevenaj kaj regantaj familioj inter kiuj Arduino de Ivreo kaj la reĝino Berta Blanka de Obertengoj.

En 1088 Gvido estis enoficigita episkopo de Vienne. Tie li entreprenis reformon precipe atentiĝante pri la afero investituroj kaj rigide defendante la prerogativojn de la Eklezio en la elekto de episkopoj, sed, kiel papo, Kalisto la 2-a sintenis preta internegoci kompromison kun la imperiestro Henriko la 5-a.

Kastelo de Quingey, kie naskiĝis Kalisto la 2-a.

Kiam en marto de 1120, kiel papo, eniris Romon, Kalisto provokis la fuĝon de la kontraŭpapo Gregorio la 8-a kiu rifuĝiĝis en Sutri, tie restante ĝis aprilo de 1121 kiam la armeo de Kalisto sieĝis la urbon ĝis kiam la tieaj civitanoj decidis transdoni la kontraŭpon al Kalisto. la prizonulo estis kondukita al Romo kaj enkarcerigita en Septizonium, kaj aliloke por fine morti en Salerno

La [23-an de septembro]] Kalisto interkonsentis kun la imperiestro Henriko la 5-a akordon kiu poste estos nomata Konkordato de Worms, per kiu estis establitaj reciprokaj rajtoj, de la Eklezio kaj Imperio, rilate investituroj. Inter la papaj intertraktantoj ĉeestis ankaŭ la estonta papo Honorio la 2-a.

En marto 1123 papo Kalisto la 2-a ekcelebris la unuan sesion de la Unua Laterana Koncilio. En tiu koncilio li deklarigis nelicaj la geedziĝoj de kalotikaj pastroj edziĝintaj post la ordiniĝo dum tiuj edziĝintaj antaŭ la ordiniĝo povis restadi en la aminzorgado. Tiu dekreto estos konfirmita en la Dua Laterana Koncilio celebrita sub papo Inocento la 2-a. Krome estis rekondamnita la Simonio kaj rekonfermita la indulgenco por la partoprenantoj en la Krucmilito.

Dum tiu papado estis levitaj al honoro de la altaro (= sanktoproklamitaj) sankta Davido el Menevia (1120) kaj sankta Konrado, episkopo de Konstanco (1123).

False oni atribuis al li la aŭtorecon de la Codex Calixtinus. Ĉar Kalisto la 2-a distingis la sanktejon de Kompostela per iuj privilegioj, tie kreiĝis dokumento por ke restu spuro de la privilegiado,kaj tial naskiĝis tiu kodekso.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Commons [1] Vikiquote [2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [5] Enciclopedia_Cattolica
    • [6] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [7] Catholic_Encyclopedia