Marno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kalkargilo)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Marno (rivero) kaj Marno (urbo).

Marno estas termiksaĵo, de kiu la kalkoriĉa marno estas uzata por plibonigi grundojn tro acidajn (marnado). (argil-, sablo,- kalkomarno) Ĝi ankaŭ estas uzata por la cemento-produktado.

La marnogrundo estas malhela, humokarbonata grundo, malofte helflava pro erozio.

Ĝi estas pelita sedimentaĵo, transira formo inter argilo kaj kalko. Ĝi entenas krom argilmineralo ankaŭ kalciton kaj havas ofte maran originon. Ĝi disvastiĝis en la tercieraj tavoloj.

Ĝi troveblas en Hungario en ĉirkaŭaĵo de Üröm, Lábatlan, Beremend.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]