Kalkulo de la dato de Pasko

El Vikipedio, la libera enciklopedio


La kalkulo de la dato de Pasko estas grava kaj en religia kaj en civila vivo. Pluraj religiaj festoj dependas de la dato de Pasko. Gravas la kalkulo por la civila vivo, ĉar en multaj landoj kristanaj festotagoj estas ankaŭ civilaj ferioj, kiel ekzemple paska lundo, pentekosta lundoĉielira ĵaŭdo.

Por obteni tiun daton necesas tamen serio de kalkuloj.

Paskodato[redakti | redakti fonton]

Tiu dato estis difinita astronomie en la jaro 325 dum la koncilio de Nicea tiamaniere: Pasko estos celebrata la dimanĉon post la dekkvara tago de la luno, kiu atingis tiun aĝon la 21-an de marto aŭ tuj poste. Alimaniere, ĝi estas la unua dimanĉo, kiu sekvas aŭ estas la tago de la plenluno post la 21-a de marto (kiu indikas la komencon de la printempo). Antaŭ tiu koncilio, la festotago sekvis variajn regulojn, kiujn influis la dato de Pesaĥo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]