Kalmthouta erikejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kalmthouta Erikejo)
Saltu al: navigado, serĉo
La Kalmthouta Erikejo fotite de la Fajroturo

La Kalmthoŭta erikejo (nederlande: Kalmthoutse heide) estas naturrezervejo kiu troviĝas grandparte en la municipo Kalmthout [Kalmthoŭt]. Ĝi okupas pli malpli la duonon de la municipo. La areo estas bone prizorgata de la loka kaj flandra komunumoj.

En periodoj de ege varma kaj seka vetero la erikejo grandparte estas nealirebla pro la danĝero de fajro. Malgraŭ tio tamen regule komenciĝas grandaj erikejaj fajroj. Je aliaj momentoj ĝi estas ofte vizitata de turistoj.

La Kalmthoŭta erikejo estas parto de la Limtransira Parko De Zoom. Tiu ĉi parko estas prizorgata de speciala komisiono en kiu estas reprezentataj kaj flandraj kaj nederlandaj organizaĵoj.

La naturrezervejo estas agnoskita kiel protektita malsekejo de internacia graveco kadre de la Ramsar-Interkonsento.

Historio[redakti | redakti fonton]

Parto de la Kalmthoŭta erikejo, vidita ekde la fajroturo.

Antaŭ jarcentoj la Kampino estis okupata de vasta foliarbaro : arbaroj de kverkoj kaj betuloj en la pli sekaj kaj arbaroj de kverkoj kaj karpenoj en la pli riĉaj areoj. Troekspluatado de tiuj arbaroj rezultigas vastajn erikejojnarbustetarojn. Dum jarcentoj tiuj arbustetaroj estis konservitaj per paŝtado, bruligado, eltranĉado de herbejaj kaj erikejaj tufoj.

La areo ŝanĝis en la 18-a kaj en la 19-a jarcentoj kaŭze de grandskala rearbarigo kun koniferoj, speciale kun arbara pino.

Ekde la enkonduko de kemia sterko je la fino de la 19-a jarcento, agrikulturo multe progresis. La arbustetaroj estis transformitaj en plenajn kultivejojn. Terenoj kiuj ne estis uzeblaj por agrikulturo estis rearbarigitaj, kutime kun arbara pino. Efektive, la karbominejoj floris kaj bezonis minlignon. Nenia areo en Flandrujo ŝanĝis tiel rapide kiel la Kampino. La konservado de 1500 hektaroj da erikejo en Kalmthout estis escepto.

Ekde la komenco de la 20-a jarcento multaj personoj kaj organizaĵoj penadis por la konservado de la Kalmthoŭta erikejo. En 1941, 1800 hektaroj estis klasifikitaj kiel protektita pejzaĝo. La centra parto estis signita kiel naturrezervejo en 1968. Akirante pliajn 200 hektarojn, la naturezervejo povas esti pligrandigita. Ekde la fondo de la Limtransira Parko De Zoom-Kalmthoutse Heide en 2001 la protektita zono ampleksas 3750 hektarojn. En 2011 etendiĝo de la Parko ĝis 6000 hektaroj estas atendita [1].

Faŭno kaj flaŭro[redakti | redakti fonton]

La erikejo, kiam ĝi floras en aŭgusto.
Incendio de la Kalmthoŭta erikejo de 2011-05-26.

Erikejoj kaj arbustetaroj en la regiono estas malriĉaj kaj produktas malmulte da nutraĵo. Tiu estas la kialo de la ĉeesto de tipaj specioj kiuj aliloke malaperis aŭ estiĝis tre maloftaj. En la rezervejo kaluno (Calluna vulgaris) troviĝas en sekejoj; kvarangula eriko (Erica tetralix) en malsekejoj. Kutime tiuj specioj estas akompanataj de blua molinio (Molinia caerulea), forta tipo de greso. En la malsekejoj troviĝas drozero (Drosera intermedia), karnovora planto, kiu trovas plian nutraĵon per kaptado de insektoj kun siaj gluecaj folioj. Sfagnoj grandskale ĉeestas. Ili estas la unua fazo de la plenŝlimigado de la marclagetoj. Tie ĉi mallarĝfolia erioforo (Eriophorum angustifolium) montras sian belan blankan kotonecan egreton. Sur la sablaj dunoj, kie la vivocirkonstancoj estas ekstreme malfavoraj kaŭze de vento, sablomoviĝado kaj manko de nutraĵaj elementoj, kreskas speciale adaptitaj specioj kiaj griza korineforo (Corynephorus canescens) kaj sabla karekso (Carex arenaria). Tiu ĉi reproduktiĝas rektlinie per subgrundaj rizomoj. Boaca likeno (Cladonia rangiferina) kaj aliaj Cladonia spp. vegetas sub maljuna kaluno. Ĉeesto de arboj estas mastrume limigita: penda betulo, arbara pino, birdokaptista sorbuso, frangolo kaj kelkaj tigfruktaj kverkoj.

En la arbustetaroj, la plantaro estas specie relative malriĉa, sed la besta vivo estas des pli abunda. Sed la bestoj vivas pli kaŝe. Insektoj estas bone reprezentataj: ĉeestas tre maloftaj specioj kiuj aliloke forestas. Speciale la florantaj erikacoj atiras grandajn variecojn de papilioj, burdoj, Syrphidae (dipteroj), abeloj. En la malfermaj sablejoj oni observas Carabidae (koleopteroj), Andrena spp. (abeloj), Myrmeleontidae (neŭropteroj)... Pluraj specioj de libeloj vivas apud la marĉlagetoj.

Escepte de kunikloj, mamuloj apenaŭ okulfrapas. La kapreolo preferas la limojn kun la herbejoj kaj arbaroj. Rufa sciuro, eŭropa leporo, diferencaj specioj de musoj troveblas, sed ankaŭ karnomanĝuloj kiel ruĝa vulpo, putoro, ermeno kaj vizelo.

Amfibioj kaj reptilioj estas reprezentataj de erikeja rano (Rana arvalis), bruna rano (Rana temporaria), Epidalea calamita (Bufonidae), Zootoca vivipara (lacertedoj) kaj Coronella austriaca (kolubredoj).

Tipaj erikejaj birdoj estas kurloj kaj vaneloj, kiuj estas aŭdeblaj kaj videblaj printempe. Diversaj akvobirdoj, kiaj ordinara tadorno kaj nigrakola grebo haltas aŭ bredadas en kaj apud la marĉlagetoj. Ankaŭ la ne-indiĝena kanada ansero tie hejmas. Notindaj paseroformaj birdoj estas fitiso, arbopipio, kampalaŭdo, arbalaŭdo kaj eŭropa saksikolo. Diversaj specioj de rabobirdoj kovas en aŭ ĉirkaŭ la naturrezervejo, ekzemple nizo, komuna buteo, komuna turfalko kaj alaŭdfalko. Plie, la Kalmthoŭta erikejo estas, krom dum la reprodukta sezono, ekstreme grava kiel ripozejo por granda nombro de trairantaj birdoj kaj por birdoj kiuj tie ĉi travintras. La rezervejo ankaŭ gravas kiel dormejo por malgranda kurlo, speciale dum la printempa migrado.

Mastrumado[redakti | redakti fonton]

Erikejo estas interŝtupo en la evoluo al arbaro. Tial la plej gravaj mastrumadaj aranĝoj rilatas al haltigado de tiu evoluo. En multaj lokoj forigendas la pinoj kaj la betuloj, kaj la arbustetaroj junigendas per paŝtado de ŝafoj, per falĉado kaj kelkfoje per eltranĉado de gazonaj kaj erikejaj tufoj en bone elektitaj lokoj kaj dum aptaj periodoj. La sperto lernas ke paŝtado per ŝafoj estas la plej apta mastrumada metodo, ĉar ĝi sukcese aplikiĝis dum jarcentoj. La ŝafoj ne nur haltigas la kreskadon de betuloj kaj de pinoj, ili ankaŭ june kaj sane konservas la erikejon. Paŝtado malhelpas superregon de blua molinio en la lokoj kie ĝi ĉeestas. Paŝtado okazas parte ene de fiksaj bariloj, parte ene de moveblaj.

Akvo-mastrumado estas alia grava elemento. Sekaj someroj kaj vintroj kaj akvokolektado ĉirkaŭ la rezervejo povas malutili. Tial baraĵoj kaj kluzoj estis konstruataj en malnovaj drenadaj kanaletoj por konservi la akvon en la areo kiel eble plej multe.

Sablaj dunoj estas unika aspekto en la kalmthoŭtaj arbustetaroj. La mastrumistoj respondecas pri la konservado de tiuj landinternaj dunoj. Troaj paŝtado kaj rekreacio kaŭzas damaĝon al tre vundebla vegetaĵaro kaj kondukas al iompostioma sed ne-riparebla ebenaĵigado de la sabloduna reliefo. Tial la plej vundeblaj sablodunaj areoj ne estas publike aliriblaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Van Eeckhoutte, Barbara 2011

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • nederlande De Blust, Geert ; Bas Van der Veken; Dirk Maes 2005 : The heat(h) is on in Vlaanderen ! De Levende Natuur, 106/5, 202-203.
  • nederlande Jacobs, Annelies 2014 : Brand op de Kalmthoutse Heide : een ramp voor broedvogels? Antenne, Antwerpse Koepel voor Natuurstudie, 8(1), 6-10.
  • nederlande Mijs M. 1974 : Bijdrage tot de Geomorfologie van het Duinlandschap van de Kalmthoutse Heide. Ministerie van Landbouw. Bestuur van Waters en Bossen. Dienst domaniale Natuurreservaten en Natuurbescherming., Werken, nr 7. D/1974/1348/1. 88 blz.
  • nederlande Traets J. 1955 : De vegetatie van het Kalmthoutse Reservaat. Centrum voor Plantensociologische Kartering en Centrum voor Oekologisch en Plantensociologisch Onderzoek te Gembloers., 26, 1-43.
  • nederlande Van Eeckhoutte Barbara 2011 : Het Grenspark groeit..., Grenspark De Zoom-Kalmthoutse Heide 2011 : Wissels, nr 49, 8p., p.3.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]