Kalumnio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Juro > Kalumnio


Kalumnio estas damaĝo kontraŭ persono per fari komunikon kiu kreas inter la aŭdantoj aŭ legantoj pli malaltan opinion pri tiu persono. La komuniko mem ne devas esti damaĝa en si mem por esti priakuzebla, se temas pri "invado de privateco" aŭ "false aspektigas" la homon, kiel per ekz. nomi elstaran Esperantiston ano de Ido.

Multaj landoj havas diversajn krimajn kaj civilajn punojn por kalumnio, kaj diversajn kondiĉojn por juĝi ĉu kalumnio fakte okazis. Iuj leĝaj sistemoj postulas en iuj situacioj ke la pritema persono de la komuniko pruvu, en civila tribunalo, ke la akuzito faris la komunikon kun "malico", kio signifas aŭ kredi ke estis false aŭ kun neatento. Tamen, estas kvar kategorioj de komuniko kiuj estas mem damaĝaj, kiuj estas tiom en si mem damaĝaj ke akuzantoj simple devas pruvi ke ili okazis. Ĉi tiuj estas komunikoj kiuj akuzas ke persono jam:

  • faris krimon
  • infektiĝis per serioza malsano (kiel ekz. leprozo antaŭlonge kaj aidoso nun)
  • estis malfidela al edzo aŭ edzino (en multaj lokoj ankoraŭ validas nur por virinoj)
  • estis mallerta je profesio aŭ negoco

Aliaj sistemoj, ekz. tio de Anglio, postulas nur ke la komunikoj estus falsaj kaj damaĝaj.

Originoj de leĝoj pri kalumnio[redakti | redakti fonton]

En multaj fruaj sistemoj de leĝo parolaj damaĝoj estis traktitaj kiel krimaj aŭ kvazaŭkrimaj kontraŭleĝaj agoj, la escenco de la vundo estas ne en perdo de mono, kiun oni povas kompensi, sed en persona insulto por kiu oni devas atoni: per leĝa puno anstataŭ de persona venĝo.

En la pli malfrua romia leĝo, de kiu venas multe da modernaj leĝoj en okcidentaj landoj, parolaj damaĝoj estas pritraktitaj per du metodoj. La unua traktis damaĝajn kaj vundajn komunikojn publike faritajn (latinlingve convicium contra bonos mores). En ĉi tiu kazo la escenco de la kontraŭleĝajo estis en publika proklamo. En tia kazo la vero de la komunikoj ne justigis la nenecesan publikan kaj insultan manieron per kiu ĝi estis komunikita. La dua metodo temis pri damaĝaj komunikoj private faritaj, kaj en ĉi tiu kazo la ofendo estis en la vero de la komuniko mem, ne en la maniero de ĝia publikigo. La vero estis do sufiĉa defendo, ĉar neniu havis rajton postuli leĝan protekton por falsa reputacio. Eĉ kredo je la vero sufiĉis, ĉar tiukaze estis neniu intenco kiu necesis en la koncepto de vundo.



Kalumnio estas akuzo, parolo de mensogaj sciigoj pri ies karaktero, konduto por malutilo al ies honoro. Tio estas fakte kaŝita mensogo. La kalumnianto neniam rekonas, ke li kalumnias, ĉar la pruvita kalumnio estas leĝe punebla ago. La kalumnianto asertas, ke li parolas pri faktoj por malkaŝi veron.

En la politiko estas tre vaste uzata la kalumnio por senkreditigi, senmeritigi, malhonorigi kontraŭulon. La politikistoj hodiaŭ jam evitas la rektan kalumnion, sed ili apogas aliajn asociojn por fari la malpuran laboron. (Ekz. dum la usona balotkampanjo de 2004, ŝajne sendependa asocio de veetranoj kalumniis la demokraton Kerry, ke li ne estis kuraĝa kaj mensogis. Kerry devis lukti la akuzojn, dumtempe Bush – kiu ne batalis en Vjetnamio, danke al liaj gepatroj- fieris.)

La kalumnio estas tre bona batalilo en la politiko, ĉar la publiko aŭdas la simplan kalumnion kaj malatentas la longajn, komplikajn klarigojn, malkaŝigojn de la fie kovita kalumnio.

La pruvita kalumnio estas punebla – depende de la landoj – ofte nur je monpago.

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri kalumnio en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Kalumniante konstante, oni eĉ anĝelon nigrigas. 
  • Citaĵo
     Kontraŭ kalumnio helpas nenio. 
  • Citaĵo
     Serpenton oni povas eviti, sed kalumnion neniam.  

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]