Kaluno
|
|
||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
floranta Calluna vulgaris
|
||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
Kaluno (Calluna vulgaris) estas palearkta plantospecio, kaj la sola de la genro Calluna en la familio de erikacoj, kelkfoje ankaŭ nomata eriko. Ĝi estas la nacia floro de Norvegio. Ĝi kreskas kiel eta persista arbusto je 20 - 50 centimetroj (malofte ĝis 1m), kaj vaste troviĝas en Eŭropo kaj Malgrand-Azio sur bone drenitaj acidaj terenoj en malfermaj sunaj situoj kaj en modera ombro. Ĝi toleras malfortan paŝtiĝon kaj kapablas revigligi sin post foja bruliĝo.
Ĝin distingas disde la rilatata genro eriko la kvarparta korolo kaj kaliko. La floroj elvenas en malfrua somero, sovaĝaj specioj kutime havas purpurecajn.
Kaluno estas grava paŝtaĵo por variaj specioj de ŝafoj kaj cervoj, kiuj povas manĝi la pintojn de la plantoj kiam neĝo kovras malpli altajn kreskaĵojn.
Oni kultivas ĝin kiel ornamaĵ-planton por uzado en pejzaĝ-ĝardenismo kaj privataj ĝardenoj. En Nov-Zelando la planto estis enkondukita kaj fariĝis invadanta trudherbo kelkloke, plej notindas en la Nacia parko Tongariro, ĝi superkreskas originajn plantojn. Provoj kontraŭbatali kalunon helpe de ĝin manĝanta skarabo ŝajne sukcesas[1].
Galerio [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |