Kaluno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaluno
floranta Calluna vulgaris
floranta Calluna vulgaris
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Erikaloj Ericales
Familio: Erikacoj Ericaceae
Genro: Kaluno Calluna vulgaris
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kaluno (Calluna vulgaris) estas plantospecio, kaj la sola de la genro Calluna en la familio de erikacoj, kelkfoje ankaŭ nomata "eriko". Ĝi estas la nacia floro de Norvegio. Ĝi kreskas kiel eta persista arbusto je 20 - 50 centimetroj (malofte ĝis 1m), kaj vaste troviĝas en Eŭropo kaj Malgrand-Azio sur bone drenitaj acidaj terenoj en malfermaj sunaj situoj kaj en modera ombro. Ĝi toleras malfortan paŝtiĝon kaj kapablas revigligi sin post foja bruliĝo.

Ĝin distingas disde la rilatata genro eriko la kvarparta korolo kaj kaliko. La floroj elvenas en malfrua somero, sovaĝaj specioj kutime havas purpurecajn.

Tiu palearktisa specio estas grava paŝtaĵo por ŝafoj kaj cervoj, kiuj povas manĝi la pintojn de la plantoj kiam neĝo kovras malpli altajn kreskaĵojn.

Oni kultivas ĝin kiel ornamaĵ-planton por uzado en pejzaĝ-ĝardenismo kaj privataj ĝardenoj. En Nov-Zelando la planto estis enkondukita kaj fariĝis invadanta trudherbo kelkloke, plej notinde en la Nacia parko Tongariro, ĝi superkreskas la indiĝenajn plantojn. Provoj kontraŭbatali kalunon helpe de ĝin manĝanta skarabo ŝajne sukcesas[1].

Galerio