Kalvibiso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kalvibiso
Kalvibiso
Kalvibiso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Genro: Geronticus
Specio: G. calvus
Geronticus calvus
(Boddaert, 1783)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

KalvibisoSuda kalvibiso (Geronticus calvus) estas granda birdo de la familio de Treskiornitedoj kaj grupo de ibisoj, troviĝanta en malfermaj herbejoj aŭ duondezertoj en montoj de suda Afriko (nome en Sudafriko kaj ties bantustanoj).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Suda kalvibiso

Tiu granda (80 cm longa kaj 1,3 kg peza), brila, bluecnigra ibiso havas senplumajn ruĝajn vizaĝon kaj kapon, kaj longan, subenkurban ruĝan bekon. La kronareo estas ĉefe ruĝa dum la vizaĝo estas ĉefe blanka. La plumaro estas ĝenerale nigreca el malproksime, sed de proksime videblas pli nigraj kolo kaj brusto, pli brilaj bluverdecaj nuancoj en flugiloj kun rimarkindaj bronzkoloraj brunecaj flugilkovriloj. Ankaŭ bekoj, irisoj kaj kruroj estas ruĝaj.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Ili reproduktiĝas kolonie sur kaj inter rokoj kaj sur klifoj; la ino demetas 2-3 ovojn kiuj estos kovataj dum 21 tagoj antaŭ eloviĝo. Ili manĝas insektojn, malgrandajn reptiliojn, rodulojn kaj malgrandajn birdojn. Estas nur 7.000 ĝis 10.000 individuoj.

La ibisoj estas gregemaj longkruraj vadbirdoj kun longaj subenkurbaj bekoj; ili formas unu subfamilon de Treskiornitedoj, dum la alia subfamilio estas la plataleoj.[1] La du specioj de la genro Geronticus diferencas el aliaj ibisoj je tio ke ili havas ne nur senplumajn vizaĝojn sed ankaŭ kapojn, reproduktiĝas sur klifoj pli ol en arboj, kaj preferas aridajn habitatojn al la humidejoj uzataj de ties parencoj.[2][3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. del Hoyo et al. (1992) p.472 "Threskiornithidae (Ibises and Spoonbills)"
  2. Snow (1998) pp.146–147
  3. Sinclair (2002) p.74

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj