Kalvinana preĝejo (Földes)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kalvinana kirko (Földes))
Kalvinana preĝejo de
Földes
Aerfoto pri kalvinana preĝejo de Földes
Aerfoto pri kalvinana preĝejo de Földes
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Földes
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Hajdu-Bihar
Dato de konsekro 1830
Arkitektura priskribo
Konstrustilo popola baroko
Konstruado
Specifo
Alto 36 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en Földes.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la kalvinana preĝejo okazis en 1597. Laŭ priskribo en 1764 kaj la konstruaĵo kaj la aparta turo estis konstruita per ŝtonoj. Baldaŭe diversaj trakonstruoj okazis, eĉ la preĝejo pligrandiĝis kaj la turo jam ne staras sola. La nun videbla konstruaĵo estas videbla en tiu formo ekde 1822. La belsona orgeno estas aŭdebla ekde 1894.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo staras sola, nur la apudaj arboj parte kovras ĝin. La turo - kie sonas 3 sonoriloj - situas super la enirejo. La navo havas flanke alkonstruitan ĉambron. La absido finiĝas per duonrondo. Interne la baldakeno fariĝis el pentrita ligno, kiu portis famon por la preĝejo. La predikejo kaj la ceteraj mebloj estas originaj kaj ornamaj. Lokaj majstroj faris ilin. Laŭ la kutimo interne galerio troviĝas kaj la muroj estas blankaj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.