Kalvinana preĝejo (Ferencváros)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Budapeŝto
Kalvinana preĝejo en Budapeŝto (Ferencváros)
Kalvinana preĝejo en Budapeŝto (Ferencváros)
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Ferencváros (distrikto)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Konstruado 18161830
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo kaj Monumento historia en Hungario, en la ĉefurbo Budapeŝto, en distrikto Ferencváros, en Placo Kálvin. Ĝi estas la unua kaj plej konata kalvinana preĝejo de la ĉefurbo.

En la 1810-aj jaroj komenciĝis la konstruado kaj ĝi daŭris 14 jarojn. Oni planis 2 turojn, pri kio oni rezignis kaj konstruiĝis unusola turo. En 1838 inundo okazis, sed la konstruaĵo grave ne difektiĝis. La galerioj pretiĝis en 1855. Estas interese, ke sojlo de la preĝejo estas nivela punkto, kies Supermara alteco estas 96 m.

Historio[redakti | redakti fonton]

La reformata eklezio de Pest (urbo) ekzistis jam en la 16-a jarcento ankaŭ dum la turka okupado, sed ĝi ĉesis post la elpelo de la turkoj (1686). Laŭ la ordono de imperiestro Leopoldo la unua, povis esti urba civitano de Peŝto nur romkatolika homo. La eklezio povis reformiĝi nur en 1796. Diservoj okazis tiam en privataj domoj. Post peto en 1801 la urbo donacis parcelon al la eklezio ekster la urbomuro. Ĉi tie konstruiĝis inter 1801 kaj 1804 – sur la rando de la placo Kálvin – preĝa domo kaj pastra loĝejo. La konstruado de preĝejo ekiĝis laŭ la planoj de József Hofrichter, post multe da zorgoj. La bazŝtono estis metata en 1816, kaj la inaŭguracio okazis en 1830. La preĝejo estas bela reprezentano de la speco de klasicizmo de Peŝto, tiu de la tiel nomata palatina stilo. La orgenon konstruis viena majstro Deutschmann Jakab (1829). En la kripto estis inter 1817 kaj 1868 entombigataj 85 personoj, inter ili fama verkisto de la reforma epoko, András Fáy. La konstruado de la preĝejo daŭris ankaŭ post la inaŭguro. En 1831 József Hild faris voĉĵetilon super la predikejon. En 1833 estis verŝigitaj tri sonorilegoj pere de peŝta sonorilverŝisto Eberhardt Henrik. La metalo de la sonorilegoj divenis el la materialo de kanonoj de la turkaj militŝipoj neniigitaj en la batalo ĉe Navarino. La turhorloĝo pretiĝis en 1843, la enireja portiko pretiĝis en 1848 laŭ la plano de Frigyes Feszl, apud la kunagado de Hild József. La portiko realiĝis helpe de donaco de Sarolta Strachan, edzino de Manó Zichy. Ŝia donaco ebligis ankaŭ la konstruon de bariero en 1859 laŭ la planoj de Hild. La pli frua lignoŝinda tegmento de la turo estis ŝanĝata per kupra turhelmo laŭ la planoj de János Buchold. En 1891 la firmao Angster de Pécs renovigis kaj pligrandigis la orgenon. Ĵus antaŭ la unua mondmilito oni malkonstruis la malnovan pastran domon je intendo konstrui novan, sed pro la milito tio ne realiĝis. Dum la milito du sonorilegoj servis krudmaterialo por kanonoj. Post la milito en 1926 renoviĝis la preĝejo je la direktado de Móric Pogány kaj Emil Tőry. Tiam konstruiĝis la nova pastra domo kaj la ĉambrego Kálvin. Dum la dua mondmilito la sieĝo de la ĉefurbo kaŭzis grandan damaĝon ankaŭ je la preĝejo. La damaĝojn oni sukcesis ripari en 1947 ĝis la damaĝoj de kupolo. La renovigo de orgeno daŭris de 1945 ĝis 1958 fare de orgenkonstruisto el Vác, Schäffer Ágoston. Grandan parton de kostoj kovris donaco de la ŝtato helpe de interveno de episkopo Albert Bereczky. Inter la jaroj 1967 kaj 1969 faris la Landa Inspektorato de Artmonumentoj ampleksan rekonstruon. La preĝejo estas hodiaŭ la plej konata reformata preĝejo de Budapeŝto.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La turo estas malalta kaj larĝa. La fenestraj bildoj prezentas Johano Kalvino-on, Stefano Bocskai-n kaj Gabrielo Bethlen-on. Sub la preĝejo sarkofago de la mecenato troviĝas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio
  • Kvinlingva faldfolio de la eklezio: A kálvin téri templom története, 1978.