Kalvinana preĝejo (Mány)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kalvinana kirko (Mány))
Kalvinana preĝejo de
Mány
Kalvinana preĝejo en Mány
Kalvinana preĝejo en Mány
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mány
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo malfrubaroko
Konstruado
Specifo
Enhaveco 400 sidlokoj
Longo 34 m (interne)
Larĝo 12 m (interne)
Alto 30 m (turo)
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Mány.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua kalvinana preĝejeto en Mány konstruiĝis en nekonata tempo. En la 1720-aj jaroj ĝi jam kadukiĝis. Inter 1730-1743 oni plene trakonstruis kaj renovigis ĝin. En 1736 la preĝejo jam havis malaltan lignan turon. Laŭ permeso de Jozefo la 2-a la konstruaĵo estis pligrandigita en 1786 kaj en 1816 la kalvinanoj konstruis pli novan preĝejon. En 1881 orgeno alvenis. En 1945 en la vilaĝo daŭris la bataloj dum 3 monatoj, la preĝejo ruiniĝis. Ĝi renoviĝis en 1951, ĝis tiam la mesoj ikazis en la lernejo.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola laŭ la ĉefstrato. En mezo de la fasado estas la turo, sube la ĉefenirejo estas. Malantaŭ la navo troviĝas la alia enirejo. Pinto de la turo estas bulboforma. Interne laŭ la kutimoj oni konstruis galerion.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Malantaŭa parto de la kalvinana preĝejo de Mány
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.