Kalvinana preĝejo (Mátészalka)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Mátészalka
Kalvinana preĝejo en Mátészalka
Kalvinana preĝejo en Mátészalka
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mátészalka
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Alto 33 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Mátészalka.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 1540-aj jaroj la loĝantoj iĝis luteranoj, post 1570 jam kalvinanoj. Ili profitis la katolikan mezepokan kirkon. En 1649 la kalvinanoj havis ankaŭ lernejon kun instruisto. La turo bruldetruiĝis en 1771 sed en la sekva jaro ĝi renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto kaj la fasado komenciĝas per la mezepoka sesangula turo, kie estas la gotika enirejo. En la turo la romanikaj fenestroj restis originaj. La navo situas post la turo. La orienta parto estas gotika, la cetera parto estas malfrubaroko konstruita en 1790. La sanktejo estas angula. La muroj estas blankaj laŭ la kutimo, sed estas videbla reliefo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.