Kalvinana preĝejo (Solt)
La Kalvinana kirko estas religia preĝejo en Hungario, en urbo Solt.
Historio
En Solt la unua kalvinana kirko estis konstruita el ligno en 1560, tial ĝi kelkfoje bruldetruiĝis. En 1755 ĝi estis pligrandigita, sed tiam ankoraŭ ĝi ne havis turon. La turo mem estis konstruita inter 1787-1790, dum la konstruado oni profitis ankaŭ ŝtonojn de la romianoj. En 1941 pro inundo 80 cm-ojn alta akvo estis interne. Post 3 jaroj la alveninta Ruĝa Armeo profitis la kirkon kuirejo. Post la 2-a mondmilito la preĝejo plene renoviĝis. Pli nova orgeno alvenis en 1982.
Konstruaĵo
La konstruaĵo situas sola en parko, nur apude etendiĝas monumento pri falintoj de la mondomilito. La fasado komenciĝas meze kun kvadrata turo.