Kalvinana preĝejo (Vizsoly)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kalvinana kirko (Vizsoly))
Kalvinana preĝejo de
Vizsoly
Kalvinana preĝejo en Vizsoly
Kalvinana preĝejo en Vizsoly
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Vizsoly
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko kaj gotiko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en vilaĝo Vizsoly laŭ la ĉefvojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 13-a jarcento konstruiĝis la preĝejo (la gotika navo post jarcento), kiun kalvinanoj profitas ekde 1560. Ĝis la 16-a jarcento murpentraĵoj daŭre pretiĝis. La predikejo pretiĝis en 1792.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo estas ĉirkaŭita per ŝtonomuro. El la korto la la duonronda absido kun kvadrata sanktejo, malantaŭe la pli alta navo estas videblaj. Sub la turo estas la enirejo. en 1640. La preĝejo ekstere havas malgrandan turon kaj sakristion. Interne la plej gravaj freskoj prezentas naskiĝon de Kristo, Ĉieliron, ektrovon de Sankta Kruco kaj drakon kun Sankta Georgo.

Biblio[redakti | redakti fonton]

En la preĝejo estas videbla ekzemplero de la unua hungarlingva Biblio, kiun tradukis Gáspár Károlyi.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio
Bildoj pri kalvinana preĝejo de Vizsoly
Aerfoto pri la preĝejo
Aerfoto pri la preĝejo
Aerfoto pri la preĝejo
Preĝejturo
Interna parto
La sanktejo
Murpentraĵo pri Triopo de Reĝoj
Murpentraĵo pri levo de Kristo el la kruco
Murpentraĵo el la 13-a jarcento