Kalvinana preĝejo (Avas)
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 15 Nov. 2011.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Kalvinana preĝejo de Avas |
|
|---|---|
Kalvinana preĝejo en Avas |
|
| Loko | |
| ŝtato | Hungario |
| municipo | Miskolc |
| Bazaj informoj | |
| religio | kristanismo |
| rito | kalvinismo |
| Arkitektura priskribo | |
| konstrustilo | gotiko |
| konstruado | |
| Specifo | |
| konstrumaterialo | masonita |
| Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo kaj Monumento historia en Hungario, en Miskolc, sur monto Avas.
[redakti] Historio
La romanika, ununava preĝejo konstruiĝis en la 13-a jarcento. Baldaŭe ĝi iĝis gotika trinava, sentura konstruaĵo. La turkoj bruldetruis ĝin en 1544, sed tiam jam la kalvinanoj uzis ĝin. Baldaŭaj trakonstruoj okazis en 1760 kaj en 1816. La preĝejo lastfoje renoviĝis en 1982. La orgeno pretiĝis en 1895, sed en 2008 apude oni metis ankaŭ modernan orgenon. Foje oni aranĝas ankaŭ koncertojn.
[redakti] Kampanilo
La kampanilo konstruiĝis en 1557, ankaŭ ĝi estas monumento historia. Ekde 1941 la sonoriloj faras melodion.
[redakti] Fontoj
- Hungara Vikipedio

