Kalvinana preĝejo (Csenger)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Csenger
Kalvinana preĝejo en Csenger
Kalvinana preĝejo en Csenger
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Csenger
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo frugotiko, parto de la turo estas renesanco
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita el ruĝaj kaj nigraj brikoj
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia Monumento historia en Hungario, en urbo Csenger.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo konstruiĝis en la 14-a jarcento. Kelkfoje sinodoj okazis en la preĝejo, inter ili la plej konata okazis en 1576 fare de Péter Méliusz Juhász. En 1713 la preĝejo parte barokiĝis. En la 18-a jarcento ĝi pligrandiĝis. En 1745 la ligna baldakeno ricevis ornamajn pentraĵojn kun popolaj motivoj. La galerio estis farita en 1840.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola. La konstruaĵo havas laŭvice 3 partojn: (parte okangulan renesancan) turon, navon kaj sanktejon, krome flanke estas kvadratforma sakristio. La absido estas okangula, el tio 5 anguloj formas finaĵon por la konstruaĵo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.