Kalvinana preĝejo (Gyömrő)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Gyömrő
Kalvinana preĝejo en Gyömrő
Kalvinana preĝejo en Gyömrő
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Gyömrő
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Pest (departemento)
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Konstruado 18181824
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en urbo Gyömrő.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam en la 1500-aj jaroj preĝejo funkciis en tiu loko. En 1806 ŝtormo detruis la turon kaj la tegmenton. Inter 1819-1824 pli nova preĝejo konstruiĝis, sed oni profitis materialojn el la malnova preĝejo. En 1928 ĝi estis trakonstruita, la turo estis plialtigita. La orgeno funkcias ekde 1946. En 1963 kaj 1990 la preĝejo renoviĝis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola sur tre malalta monteto. En mezo de la fasado la turo altiĝas, sube meze estas la ĉefenirejo kun 4 kolonoj. Inter la turo kaj enirejo estas granda timpanono (triangulo). La navo estas brikoforma. La plej menciinda vidindaĵo estas reliefo fare de Antonio Canova.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.