Kalvinana preĝejo (Rakacaszend)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Rakacaszend
Preĝejo de Rakacaszend
Preĝejo de Rakacaszend
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Rakacaszend
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Longo 10 m (navo)
Larĝo 5 m (navo)
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Rakacaszend sur malalta monteto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua origina (tiam katolika) romanika kirko de Sankta Maria konstruiĝis en la 12-a jarcento, post jarcento oni konstruis pli grandan preĝejon tute apude. La kalvinanoj akiris ambaŭ preĝejojn (aŭ ĝemelpreĝejon) en la 16-a jarcento. Ili blankigis la murojn per kalko, tial la freskoj malaperis. En 1657 ligna pentrita baldakeno estis farita. En 1820 oni pligrandigis la konstruaĵon, sed tiam oni malkonstruis la plej malnovan romanikan parton (tamen la fundamento restis). En 1966 fulmo trafis la preĝejon, iom da freskoj reaperis. Plena renovigo okazis en la 1970-aj jaroj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo etendiĝas sola. La sanktejo estas kvarangulo. Inter la sanktejo kaj navo triumfarko situas. Interne oni trovis restaĵojn de freskoj el la 14-a jarcento pri apostoloj kaj pri episkopo. Seĝo de la pastro estis farita en 1821, la benkoj en 1824.

Fontoj[redakti | redakti fonton]