Kalvinana preĝejo (Szabadszállás)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Szabadszállás
Kalvinana preĝejo de Szabadszállás
Kalvinana preĝejo de Szabadszállás
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szabadszállás
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Bács-Kiskun
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento (la plej malnova konstruaĵo de la urbo) en Hungario, en urbo Szabadszállás.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la nuna urbo la unua kalvinana preĝejo konstruiĝis en 1628. En 1729 ĝi estis pligrandigita kaj renovigita. Inter 1747-1759 la preĝejo plene estis trakonstruita ne havanta turon. Aparta turo konstruiĝis en 1769 kaj en 1773 la navo kaj la turo kunfandiĝis. La predikejo kaj la benkoj devenis el 1770-aj jaroj, la ceteraj ella 19-a jarcento. La orgeno alvenis en 1857.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola havanta sur la fasado turon, poste unusolan navon. La navo estas ekstere tre simpla.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

En 1818 en tiu preĝejo oni deklaris, ke okazos geedziĝo inter gepatroj de Sándor Petőfi. En 1825 tie oni baptis István Petrovics-on, kiu estis pli juna frato de Petőfi.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.