Kalvinana preĝejo (Szalonna)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Szalonna
Kalvinana sonorilstablo kaj preĝejo en Szalonna
Kalvinana sonorilstablo kaj preĝejo en Szalonna
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szalonna
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Arkitektura priskribo
Konstruado mezepoko
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en vilaĝo Szalonna.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua kirko estis rotondo kun ronda sakristio. Baldaŭe parto de la rotondo malkonstruiĝis kaj tie neregula kvadrata navo konstruiĝis. En la 13-a jarcento la preĝejo pligrandiĝis en romanika stilo. En 1383 la konstruaĵo parte gotikiĝis kaj pli nova sakristio konstruiĝis. Tiu lasta parto malkonstruiĝis en 1806. En 1562 la turkoj bruldetruis la preĝejon, poste ekde 1598 la kalvinanoj profitis ĝin. La muroj iĝis blankaj, en 1765 sonorilostablo pretiĝis, en 1777 2 galerioj kaj pli nova plafono konstruiĝis, kiu konsistis el pentritaj lignaj kvadratoj. En la 18-a jarcento la konstruaĵo ricevis ĉirkaŭan malaltan muron. Ekde 1801 la predikejo estas uzata. En 1975 arkeologoj malkovris la malnovajn partojn kaj poste la preĝejo renoviĝis. La tegmento estas kovrita per ŝindoj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

En la internaj muroj restaĵoj de freskoj estas videblaj, same bildo pri la profetoj de 1426.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio