Kalvinana preĝejo (Víziváros)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Víziváros
Aerfoto pri la kalvinana preĝejo en Víziváros
Aerfoto pri la kalvinana preĝejo en Víziváros
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, Vár (distrikto)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
Dato de konsekro 1896
Konsekrinto episkopo Károly Szász
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Samu Pecz
Konstrustilo novgotiko
Konstruado 1892–1896
Specifo
Enhaveco 611 sidlokoj
Alto 65 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas impona religia konstruaĵo en Hungario, en la ĉefurbo Budapeŝto, en distrikto Vár, en loĝkvartalo Víziváros. Víziváros signifas: akva urbo, tio estas mallarĝa strio inter montoj kaj Danubo. La preĝejo estas videbla laŭ la rivero.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Víziváros la kalvinanoj kun permeso uzis la luteranan preĝejon ekde 1885. La nun videbla impona preĝejo konstruiĝis en la 1890-aj jaroj. La arkitektoj iomete imitis la ĵus konstruitan kirkon Koro de Jesuo en Józsefváros. En 1915 oni aranĝis tie edziĝfeston de Endre Ady. Dum la 2-a mondmilito la preĝejo difektiĝis, inter 1945-1950 renovigo okazis.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola sur placo ĉe la Danubo. Apude monumento pri la liberecbetalo en 1848 troviĝas. La konstruaĵo havas 4 flankonavojn ĉirkaŭ la dekangula kupolo kaj ĉefnavon. La tegoloj estis faritaj en uzino de Vilmos Zsolnay. Ĉe la enirejo svelta turo altiĝas. Interne en la mezo la ĉeftablo troviĝas. La predikejo estas kvinangula.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.